Songo estas stilo de kuba muziko, kiun disvolvis Changuito, perkutinstrumentisto de la grupo Los Van Van. Ĝi distingiĝas per la uzado de diversaj perkutinstrumentoj kiel timbaleoj, bovtintiloj, lignoblokoj, elektraj tamburoj kaj cimbaloj same kiel per frapteĥniko per la manoj.

Historio redakti

La songo estas afrikokuba ritmo derivita de la kuba sono, ellaborita ekde la sepdekaj jaroj en la orkestro Los Van Van de Juan Formell. Ĝian patrecon oni ĝenerale atribuas al la perkutinstrumentisto kaj frapinstrumentisto José Luis Quintana, alinome Changuito.

Songo estas esence ritmo, kvankam kelkaj inklinas konsideri ĝin ĝenro, ĉar ĝi ebligas la enigon de aliaj nuntempaj stiloj ne latinamerikaj kiel la ĵazo aŭ el funko. Ĝin disvolvis en Havano krom Changuito kaj Los Van Van ankaŭ perkutistoj kaj muzikistaroj kiel Ritmo Oriental, Los Latinos, Los Reyes 73, Grupo Irakere kaj aliaj. La songo estas ankaŭ antaŭanto de la timbo aŭ "salsa cubana", speco de salsa sono, sed kun kuba stampo.

Multaj latinamerikaj muzikistoj priskribis songon kiel speco de soŭlo; Juan Formell diris, ke "es la síntesis de una personalidad, de una manera de ser y de sentir la música, un resumen de culturas y manera de hacer de un músico polifacético y original" [estas la sintezo de personeco, de maniero de esti kaj de senti la muzikon, resumo de kulturoj kaj farmaniero de multfaca kaj originala muzikisto].

Kiam oni ludas songon, la perkutado ĉiam frapas en la baso bazan modelon nomata "tumbao" kaj poste konstruas per la manoj. La tumbao estas ludata per la timbalo sur la kvara taktotempo kaj en paŭzo de la dua je 4/4-a takto. La perkutado en la songo estas pasie ludata en la unua linio, kio ne signifas, ke du frapinstrumentaroj aŭ timbaloj povas que dos baterías o timbales puedan tocar al mismo tiempo.