Helpo pri CAPTCHA

TTT-ejojn, kiuj akceptas afiŝojn de la publiko (kiel faras tiu ĉi vikio), ofte misuzas spamistoj, kiuj uzas aŭtomatajn softvarojn por afiŝi siajn ligilojn al pluraj TTT-ejoj. Kvankam oni povas forviŝi tiajn spamajn ligilojn, ili ege ĝenas.

Kelkfoje, precipe kiam vi provas aldoni novan TTT-ligilon al iu paĝo, la vikio montros al vi bildon de kolorigita aŭ deformita teksto kaj vi devos tajpi la montratajn vortojn. Ĉar estas tre malfacile aŭtomatigi tian taskon, tio ebligos al la plejmulto de veraj homoj elfari siajn afiŝojn, dum ĝi haltigos la plejmulton de spamistoj kaj aliaj robotaj agresantoj.

Bedaŭrinde tio ĉi povos ĝeni verajn uzantojn, kiuj ne havas bonan vidpovon aŭ kiuj uzas TTT-legilojn bazitajn je teksto aŭ je parolo. Sonformata alternativo momente ne haveblas al ni. Se tiu ĉi sistemo neatendite malebligas, ke vi povu fari bonfidajn afiŝojn, bonvolu kontakti la administrantojn de la TTT-ejo por peti asiston.

Por ke la sistemo funkciu bone, necesas, ke vi estas ebliginta kuketojn en via retumilo.

Klaku la butonon "Reen" en via retumilo por reiri al la paĝoredaktilo.