'''La Apostoloj de ''Bahá'u'lláh'' ''' estis 19 eminentaj sekvantoj de ''[[Bahá'u'lláh]]'', kiu fondis la [[Bahaismo|Bahaan Kredon]]. La [[Gardanto de la Afero de Dio]] (''Valí 'Amr'ulláh''), [[Shoghi Effendi|<u>Sh</u>o<u>gh</u>i Effendi]], titolis ilin tiel kaj la listo troveblas en ''The Bahá'í World'' (la Bahaa Mondo, 3-a volumo, paĝoj 80-81).
Tiuj individuoj ludis gravegantre gravan rolon en la disvolviĝo de la Bahaa Kredo, diskonigante ĝiajn instruojn tra la mondo kaj firmigante ĝiajn membrojn. Por la bahaanoj, ili plenumis oficon similan al tiu de la Filoj de [[Jakobo]], de la 12 Apostoloj de [[Jesuo]], de la Kunuloj de [[Mohamedo]] (''Sahaba'') aŭ de la [[Literoj de la Vivanto]] de la ''[[Báb]]''.
[[Dosiero:19 Apostoloj de Baha'u'llah.jpg|thumb|right|400px|La 19 Apostoloj of Bahá'u'lláh]]
*1) ''Mírzá Músá'' : la unusola frato fidela de ''Bahá'u'lláh''. Li kaŝis post ties matira morto la fizikajn restaĵojn de la ''Báb'' kaj partoprenis la ekzilojn de ''Bahá'u'lláh''.
*2) ''Mírzá Buzurg Badí' '' : 17-jara martiro, kiu, portisnur 17-jaraaĝa, transdonis la epistolon de ''Bahá'u'lláh'' direktitan al ''Náṣiri'd-dín <u>Sh</u>áh'' kaj estis ĝismorte torturita.
*3) ''Siyyid Ḥasan'' : la "reĝo de la martiroj" (''Sulṭánu'<u>sh</u>-<u>Sh</u>uhada' '').
*4) ''Mullá Abu'l-Ḥasan-i-Ardikání'' : kromnomita ''Amín'', "fidela servisto" de ''Bahá'u'lláh'' kaj de ''[[%60Abdu%27l-Bah%C3%A1|'Abdu'l-Bahá]]''. Li estis la "leterportisto", kiu transdonis en '' 'Akká'' kaj tra Persio la epitolojn de ''Bahá'u'lláh''. Li ankaŭ estis la kasisto de la ''Huqúqu'lláh'' (libervola mondonaco por "purigi" siajn bienojnbonhavojn).
*5) ''Mírzá Abu'l-Faḍl Gulpáygání'' [[1844]]-[[1914]] : la plej erudicia bahaanoinstruanto kaj apologeto de la Bahaa Kredo.
*6) ''Mírzá 'Alí-Muḥammad Varqá'' : poeto kaj instruisto martirigita kun sia filo ''Rúḥu'lláh''.
*7) ''Mírzá Maḥmúd Furú<u>gh</u>í'' : nefleksebla spirito kaj vigla defendinto de la Bahaa Kredo.
*8) ''Mullá 'Alí-Akbar <u>Sh</u>áhmirzadí'' : ankaŭ konata kiel ''Ḥájí Á<u>kh</u>únd'', ekflamigita de sindenemosindonemo kaj fervoro.
*9) ''Mullá Muḥammad-i-Qá'iní'', ''Nabíl-i-Akbar'' : erudiciulo kaj firma klariganto de la Bahaa Kredo.
*10) ''Ḥájí Mírzá Muḥammad-Taqí'', ''Vakílu'd-Dawlih'', ''Kabir-i-Afnán'' : arkitekto de la [[Bahaa domo de adorado#.27Ishq.C3.A1b.C3.A1d.2C_Turkmenistano|Bahaa Templo]] ( ''Ma<u>sh</u>riqu'l-A<u>dh</u>kár'' ) deen la urbo '' 'I<u>sh</u>qábád'' .
*11) ''Ḥájí Mírzá Muḥammad-Taqí Abharí'', ''Ibn-i-Abhar'' : eminenta instruisto.
*12) ''Mullá Muḥammad Zarandí'', ''Nabíl-i-A'ẓam'' : poeto, historiisto (verkis la "Kronikon de Nabil") kaj instruisto de la Bahaa Kredo.
*13) ''<u>Sh</u>ay<u>kh</u> Káẓim Samandar'' : tre ŝatita de Baháu'llah pro sia fervora amo al Dio.
*14) ''Mírzá Muḥammad Muṣṭafá al-Ba<u>gh</u>dádí'' : kuraĝa kaj viglecatenta gardisto de la fizikaj restaĵoj de la ''Báb''.
*15) ''Mírzá Ḥusayn Mi<u>sh</u>kín-Qalam'' : eminenta kaligrafo, kiu partoprenis la ekzilojn de ''Bahá'u'lláh'' kaj desegnis por la una fojo la kaligrafaĵon de la "Plej Granda Nomo".
*16) ''Mírzá Ḥasan'', ''Adíb'' : sindonema instruisto de la Bahaa Kredo.
*17) ''<u>Sh</u>ay<u>kh</u> Muḥammad-'Alíy-i- Qá'iní'' : elokventa kaj erudicia defendinto de la Bahaa Kredo en rusa [[Turkmenio]].
*18) ''Mullá Zaynu'l-Ábidín'', ''Zaynu'l-Muqarrabin'' : fama verkisto kaj estro de la bahaanaro ekzilita en [[Mosulo]].
*19) ''Mírzá 'Alí-Muḥammad'', ''Ibn-i-Aṣdaq'' : fervora advokato de la Interligo de Bahá'u'lláh.
==Vidu Ankaŭ la Jenon==
|