Esperanto-USA: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+ trd: es
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Esperanto-Ligo por Norda Ameriko''' (ELNA) estas la landa organizo de [[Esperanto]] en [[Usono]]. Ĝi fondiĝis en la jaro [[1952]], en [[Sakramento (Kalifornio)|Sakramento]], [[Kalifornio]], kaj post nemultaj jaroj anstataŭigis pli fruan organizon, [[Esperanto-Asocio de Norda Ameriko]] (EANA), kiel la ĉefa Esperanto-organizaĵo en Usono.
 
ELNA administras la plej grandan Esperantlingvan [[libroservo|libroservon]] en Ameriko. Ĝi eldonas dumonatan bultenon <em>''[[Esperanto USA]]</em>''. Ĝi ankaŭ foje eldonas librojn pri Esperanto. Ĝian estraron konsistigas la prezidanto, vicprezidanto, sekretario, kasisto, kaj naŭ apartaj estraranoj; ĝi ankaŭ havas multajn komisiitojn kun diversaj taskoj interne de la Esperanto-movado.
 
ELNA havas ĉiujare ekde [[1953]] [[Landa Kongreso de ELNA|landan kongreson]], kutime en Usono sed foje en [[Meksiko]] (kune kun la [[Meksika Esperanto-Federacio]]) aŭ en [[Kanado]] (kune kun la [[Kanada Esperanto-Asocio]]).