Carl Gustaf Emil Mannerheim: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
finna>finnlanda, kiam ankaŭ finnlandsvedoj estas inkluzivitaj
Linio 9:
Loko de morto = [[Lausanne]], [[Svisio]] |
}}
Marŝalo de Finnlando, generalo kaj barono '''Carl Gustaf Emil MANNERHEIM''' (naskiĝis la [[4-an de junio]] [[1867]] en kastelo [[Louhisaari]], [[Finnlando]]; mortis la [[27-an de januaro]] [[1951]] en [[Lausanne]], [[Svisio]]) estis finnlanda [[nobelo]], [[diplomato]] kaj [[armeestro]], unu el arkitektoj de memstara [[Finnlando]]. De [[finnojfinnlandanoj]] li estas adorata kiel [[nacia heroo]] kaj kreinto kaj ŝirmanto de la memstareco de [[Finnlando]], en [[decembro]] de [[2004]] finnoj elektis lin en televida balotado kiel [[Grandaj finnoj|la plej grandan finnon]] de ĉiuj tempoj. Li estas konsiderata kiel unu el la plej bonaj armeestroj de la [[20-a jarcento]] kaj eminenta [[strategio|stratego]] de defendaj, malfruigaj kaj retirigaj bataloj.
 
== Junaĝo ==
Linio 29:
Mannerheim deĵoris en vicoj de la kavalira gvardio ĝis la jaro [[1904]]. En la jaroj [[1897]] – [[1903]] li deĵoris en administracio de kortegaj ĉevalejoj, kie li estis respondeca pri aĉetado kaj elektado de bredaj [[ĉevalo]]j kaj bredaj virĉevaloj por bezonoj de la gvardio. En la jaro [[1903]] li estis komisiita pri inspekto de ceremoniaj veturoj de [[eskadrono]]j kaj li fariĝis komisionano inspektanta je trejnado de rajdistaj kapabloj. En oktobro de [[1904]] Mannerheim estis donita en la rango de [[subkolonelo]] al stabo de la 52-a Neĵina dragona regimento, kun kiu li transŝoviĝis ĝis [[Manĉurio]], kaj sekve li batalis en [[rusa-japana milito]]. Ĉi tie ekstartis lia stela kariero, kiam li estis en la paso de [[batalo ĉe Mukden]] avancita pro kuraĝeco kaj eminenta komandado je [[kolonelo]].
 
Post la milito en interŝanĝoj de la jaroj [[1905]] kaj [[1906]] Mannerheim restadis en [[Finnlando]] kaj [[Svedio]], kie li reprezentis sian familion en pli superaj rondoj kaj en [[FinnaFinnlanda parlamento]]. Poste cara generala stabo komisiis lin gvidi du armea-sciencista-diplomatajn ekspediciojn. Vojdirekto de tiu ĉi unua, en kiu eĉ kun la ekspedicio partoprenis ankaŭ franca sciencisto [[Paul Pelliot]], kondukis el [[Turkmenistano]] ĝis [[Kaŝgaro]] (julio ĝis oktobro de [[1906]]), la alia poste ĝis [[Pekino]] ([[1906]] – [[1908]]). Mannerheim trapasis en ambaŭ ekspedicioj sume 14.000 km en selo kaj li renkontiĝis eĉ kun [[dalai-lamao]]. Dum ambaŭ vojaĝoj li amasigis multegon da sciencista materialo, kiu estas ĝis hodiaŭ alte taksata konsistero de kolektaĵoj de [[FinnaFinnlanda nacia muzeo]]. Lia ekspedicio estis tre signifa ankaŭ el armea vidpunkto, ĉar la regiono, kiun li travojaĝis, estis perceptata kiel [[krizo|kriza]] kaj promesanta eblajn politikajn kaj armeajn kunpuŝiĝojn inter [[Granda Britio]], [[Ĉinio]] kaj [[Rusio]] kaj la tasko de Mannerheim estis traesplori ĝin, noti humorojn inter loĝantoj kaj prepari grundon por eventualaj armeaj agadoj (vidu ankaŭ la t.n. [[Granda ludo|Grandan ludon]]).
 
Reveninte el la ekspedicio lia kariero abrupte ascendis: en la jaro [[1909]] li komandis al [[rajdisto|rajdista]] [[regimento]], en [[1910]] li estis avancita je [[generalmajoro]] kaj li transprenis komandadon super regimento de cara gvardio dislokigita en [[Varsovio]]. En [[1912]] li fariĝis ano de cara trupo kaj je unu jaro poste li transprenis komandadon super [[rajdista brigado]].
Linio 38:
 
[[Dosiero:Mannerheim ratsastajapatsas.jpg|thumb|240px|Statuo de Mannerheim en Helsinko]]
Mannerheim venis al [[Helsinko]] la [[18-an de decembro]] [[1917]]. La situacio estis malĝojiga. En la lando senĉese ĉeestis rusaj soldataroj fidelaj al la [[bolŝeviko|bolŝevika]] registaro (proksimume 42.500 viroj), kiu spite al agnosko de la finnafinnlanda memstareco rifuzis revoki ilin, kaj en stratoj sen centra komandantaro kunpuŝiĝis [[Blankaj gvardioj]] kaj [[Ruĝaj gvardioj]]. La rusaj taĉmentoj plie provizis ruĝajn gvardiojn per armiloj kaj oni supozis, ke okaze de [[intercivitana milito]] ili senvuale subtenos la ruĝajn gvardianojn. Mannerheim, kiu mallongtempe post sia alveturo aliĝis en la t.n. Armean komitaton, alvokis dum tiuj ĉi cirkonstancoj al rapidaj agadoj. La [[16-an de januaro]] [[1918]] Senato nomumis lin supera komandanto de ĝis tiam en la praktiko neekzistanta FinnaFinnlanda armeo. Mannerheim poste ekiris norden en la regionojn, kie superforton havis la blankaj gvardianoj, por ke li de tie komencu organizi siajn soldatarojn. El [[Rusio]] tiutempe fluis en Finnlandon amasoj de revoluciuloj kaj "volontuloj", kiuj devis subteni ruĝan revolucion, kies komencon gvidantaro de socialaj demokratoj aprobis je la [[25-a de januaro]]. Jam du tagojn antaŭe rusa komisaro pri milito donis ordonon al rusaj registaraj taĉmentoj en Finnlando, ke ili kunlaboru kun la ruĝaj gvardioj dum malarmigo de la blankaj gvardioj. La finnafinnlanda registaro reagis al tio proklamante la blankajn gvardiojn kiel registarajn taĉmentojn, kies atako estos taksita kiel milita agado, kaj publikigis la nomumon de Mannerheim kiel supera komandanto.
 
Generalo Mannerheim subinflue de senĉese pli oftaj incidentoj decidis ne plu heziti kaj li ordonis al la blanka gvardio komenci la malarmadon de rusaj taĉmentoj. Premiero [[Pehr Evind Svinhufvud|Svinhufvud]] lastamomente petis lin, ke li malvalidigu la planon, ĉar laŭ lia opinio ekzistis espero, ke li sukcesos interkonsenti kun la rusa bolŝevika registaro, sed Mannerheim decidis ignori lian peton. La agadoj de ambaŭ flankoj tiel komenciĝis preskaŭ samtempe. La ruĝaj gvardianoj priregis [[Helsinko]]n, [[Viborg]]-on kaj [[Tampere]]-on (unusola iom karakteriza malsukceso de la malarmada agado de Mannerheim) kaj vicon de pluaj urboj kaj ili unuiĝis ĉi tie kun la rusaj taĉmentoj, la fortoj de Mannerheim poste neatendite [[ĉirkaŭado|ĉirkaŭis]] kaj malarmis la rusajn [[garnizono]]jn en [[Vaasa]], [[Mikkeli]] kaj ĉie en la nordo. Preno de rusaj armeaj deponejoj donis sufiĉon de materialo por armado de la t.n. [[Ŝirma korpuso]] kaj ties fakta disvastigo kaj vekis entuziasmon inter simpatiantoj de la blankaj gvardianoj. La restintaj rusaj registaraj soldataroj poste jam senvuale stariĝis enflanke de la ruĝaj gvardianoj, pro kio ili unuflanke donis al ili tre grandan armean subtenon, sed aliflanke ili tre damaĝis ilin, ĉar al plimulto de ordinaraj finnojfinnlandanoj la antaŭa rusa registaro en Finnlando neniom plaĉis, la rusaj soldataroj estis en Finnlando tre nepopularaj kaj la ruĝaj komencis esti perceptataj ĉe multaj loĝantoj kiel malamikoj de la sendependeco de la finnafinnlanda ŝtato.
 
Mannerheim decidis ludi je tempo. Eĉ spite al karakteriza kresko Ŝirma korpuso estis kelkoble malpli forta ol la ruĝaj gvardioj kaj iliaj rusaj aliancanoj kaj ĝi havis ankaŭ pli malbonan armilaron. Sed ĝi rapide kreskis je [[volontulo]]j el vicoj de la finnafinnlanda loĝantaro kaj ankaŭ el eksterlando (kvankam Mannerheim dure rifuzis akcepti intervenon de alia ŝtato, li mem postulis je helpo volontulojn el vicoj de loĝantoj de fremdaj landoj), precipe el [[Svedio]]. Estis alveturonta ankaŭ la [[27-a arbarĉasista bataliono]] el [[Germana Imperio]] (taĉmento konsistanta el finnajfinnlandanaj volontuloj). Samtempe organizis sin reto de la blankaj [[partizano|partizanaj]] taĉmentoj sur teritorio priregata fare de la ruĝaj gvardianoj. Por la pli supre menciitaj faktoj pli ampleksaj [[ofensivo]]j rolis sole en okcidenta parto de batalfronto (kie ili estis tre sukcesaj) kaj en spaco de Tampere, kie ili malsukcesis. La ruĝaj fortoj subtenataj de la rusaj soldataroj komencis ampleksan ofensivon, sed Mannerheim per pripensita [[defendo]] unue malfruigis ĝin kaj poste haltigis. Poste li mem komencis proprajn ampleksajn kaj zorgeme preparitajn batojn, kiuj finiĝis en decida [[batalo pri Tampere]]. Post falo de tiu ĉi ĉefa [[nesto]] de la ruĝaj gvardianoj li poste komencis pluan ampleksan ofensivon, kiun poste subtenis la germanaj intervenaj taĉmentoj, kiujn alvokis kontraste al lia vidpunkto la Senato. La defendo de la ruĝaj gvardianoj sub tiuj ĉi batoj jam rapide detruiĝis. En majo la milito finiĝis kaj mallongtempe Mannerheim (en la paso de la bataloj avancita je [[generalo]] de [[kavalerio]]) pro disputoj kun la registaro kaj Senato pri plua direktado de la armeo rezignis (tiel okazis post tio, kiam senatanoj proponis, ke konstruado de la armeo estu komisiita al la germana inspekto kaj la generalo ricevis al la mano germanan oficiron, kiu kontrasignus liajn ordonojn).
 
Poste li forveturis el la lando al [[Svedio]], kie li ripozis, kaj de tempo al tempo li gvidis neoficialajn politikajn intertraktadojn. La sveda reĝo eminentigis lin per [[Grandkruco de Glava ordeno]] pro meritoj pri Svedio, konkrete pro tio, ke dank' al lia venko la lando ĉesis timi la bolŝevikan invadon. Sekve li estis komisiita per diplomatia misio en [[Francio]] kaj [[Granda Britio]], kie li devis (kiel rezistanto de porgermana orientado de Finnlando) forturni malamikajn humorojn de tieaj registaroj. En tiu ĉi rolo li sukcesis. En decembro reveninte el sia misio li estis elektita [[regento]].
 
== Intermilita periodo ==
Kiel regento Mannerheim grandmezure gvidis la landon kaj gvidis preparojn de ties nova [[konstitucio]] kaj ŝanĝo al hereda [[monarkio]] kaj li partoprenis en serĉado de reganto. Kelkaj monarkiistoj esperis, ke Mannerheim mem povus esti la nova monarko, sed li rifuzis tiun ĉi eblon. Reĝo ja estis elektita [[Frederiko Karolo de Hesio]], sed tiu estis post malvenko de [[Germana Imperio]] en la [[unua mondmilito]] strikte nedezirata kaj fine li mem rifuzis la kronon. Dum sia regentado li sukcese traktis pri nutraĵa helpo el eksterlando, per kio li subpremis komencantan [[holodomoro]]n, kaj kvankam vera antibolŝeviko, li rifuzis oficialan ŝtatan kunlaboradon kun la blankaj caraj generaloj, ĉar tiuj rifuzis la finnanfinnlandan sendependecon (sian opinion al tio li ŝanĝis en la jaro [[1921]], kiam li male inicis al subteno de agadoj de la blankaj kontraŭ [[Peterburgo]], sed tiam li jam havis nenian oficialan pozicion kaj lia apelo estis ignorita).
 
La imagoj de Mannerheim pri la finnafinnlanda direktado falis post marta parlamenta baloto ([[1919]]), en kiu monarkiistoj ĝis nun priregantaj leĝdonantajn korpusojn suferis malvenkon. [[Respubliko|Respublikanoj]] frunte kun socialisto [[Kaarlo Juho Ståhlberg|Ståhlberg]] ellaboris respublikanan version de konstitucio kaj realigis ĝin en parlamento. Mannerheim, kiu estis konvinkita monarkiisto, post mallonga hezitado decidis ne uzi sian rajton de [[vetoo]] kaj la baloton kaj la respublikanan formon de konstitucio li akceptis. En sekvanta prezidenta baloto [[Sveda popolpartio]] starigis lin kiel sian kandidaton por la prezidento, sed li estis laŭ atendado malvenkita de Ståhlberg, kies [[Nacia progresa partio]] havis komune kun [[Agrara asocio]] en parlamento unusignifan plimulton.
 
Post la malvenko en la prezidenta baloto Mannerheim retiriĝis el la publika vivo kaj okupis nenian pli signifan oficejon. Vico da politikistoj el tereno de politika centro konsideris lin kiel kontraŭversian figuron precipe pro liaj dura antibolŝevismo kaj aŭtoritata prezentado, vico da maldekstrulaj politikistoj poste strikte malamis lin kiel blankan generalon kaj nobelon. Rilate al tio, ke la centro kaj maldekstrularo priregis la parlamenton, ne restis por Mannerheim tro da spaco. Mannerheim tiutempe okupiĝis per vojaĝado tra [[Eŭropo]] kaj serĉado de financaj rimedoj parte por la finnafinnlanda [[Ruĝa kruco]] kaj parte por [[Unuiĝo de Mannerheim por zorgo pri infanoj]], kiun li fondis kun sia fratino [[Sophie Mannerheim|Sophie]] kaj kiu okupiĝis precipe pri zorgo pri militaj [[orfo]]j.
 
Mannerheim tiutempe ne tro okupiĝis pri la politiko, tamen li esprimis subtenon al kelkaj postuloj de radikala [[naciismo|nacionalisma]], [[aŭtoritato|aŭtoritata]] kaj [[antibolŝevismo|antibolŝevisma]] [[movado Lapua]], sed lia subteno baldaŭ malvarmiĝis post tio, kiam la movado komencis fari perfortajn praktikojn celante sian atentemon ankaŭ al demokrata maldekstrularo. Kiam la movado ekvokis lin en la jaro [[1929]] renversi la registaron kaj transpreni la potencon en la lando, Mannerheim rifuzis.
 
En la jaro [[1931]] fariĝis [[Prezidento de Finnlando|finnafinnlanda prezidento]] la malnova kunbatalinto de Mannerheim (kaj dum la [[intercivitana milito]] la granda politika rezistanto) el la jaro [[1918]], [[Pehr Evind Svinhufvud]]. Tiu alvokis Mannerheimon reen en la altan [[politiko]]n kiel la [[prezidanto]]n de konsilantaro de defendo. En la jaro [[1933]] poste Mannerheim estis avancita je [[kampa marŝalo]]. Sed lia agado en la politiko kaj sur la kampo de konstruado kaj gvidado de armeo ne estis senproblema. Lia malespera klopodo plialtigi batalkapablon de la neglektita [[finnafinnlanda armeo]] estis obstrukcita pro manko de financoj, ĉar la registaro ripete forstrekis liajn armeajn proponojn profunden sub akceptebla limo. La frustrita Mannerheim ripetite proponis sian rezignon, sed la [[prezidento]] ĉiam konvinkis lin, ke li reprenu ĝin, ke venontjare estos pli bone. Sed la situacio pliboniĝis nek dum Svinhufvud nek tiam, kiam en la ofico anstataŭis lin [[Kyösti Kallio]]. Sed pliboniĝis la bildo de Mannerheim en la okuloj de publiko, nun li estis perceptata de plimulto de [[finnojfinnlandanoj]] (inkluzive de tiuj socialisme orientataj) kiel [[nacia heroo]] kaj eminenta armeestro, prefere ol kiel burĝa kaj blanka generalo, al kiu ŝanĝo li intense kontribuis per sia komplezo intertrakti eĉ kun la socialistoj kaj per klopodo unuigi la nacion kontraŭ minaco, kiun li vidis en febre armadanta Sovetunio.
 
Mannerheim klopodis ankaŭ interveni en internacian politikon kaj konstrui pli firman unuiĝon kun [[Svedio]]. Tiu ja rifuzis fari oficialan aliancon (por ke ĝi ne rompu principon de [[neŭtraleco]]), tamen diferencaj personaj kontaktoj kaj timoj de Svedio pro Sovetunio kondukis al tio, ke certa neoficiala kunlaboro estis promesita (kaj poste, dum [[Vintra milito]] kaj [[Daŭriga milito]], eĉ plenumita). Signifa afero estis ankaŭ la klopodo de Mannerheim unuigi la finnajnfinnlandajn armilaron kaj armilproduktadon kun la sveda por plifaciligi postan aĉeton de [[municio]] kaj [[armilo]]j de tiu ĉi najbaro.
 
== Duan fojon generalisimo ==
[[Dosiero:Mannerheim studying a map.jpg|thumb|240px|Mannerheim studanta mapon.]]
En la jaro [[1939]] la malbonaj interrilatoj de Mannerheim kun la parlamento kaj la registaro (problemoj rilatas memkompreneble al [[budĝeto]]) gradiĝis. Mannerheim denove proponis [[demisio]]n, sed ĉifoje li rifuzis repreni ĝin kaj plie li unuafoje turniĝis kun siaj [[protesto]]j al la [[publiko]]. Ĉifoje li venkis kaj la budĝeto estis plialtigita por li (la minaco elflanke de Sovetunio jam alkreskis tiom, ke rimarkis ĝin ankaŭ plimulto de politikistoj). Sed estis jam tro malfrue. [[Stalin]] kun [[Vjaĉeslav Molotov|Molotov]] jam tiutempe turniĝis al Finnlando kun neaŭdataj postuloj. Mannerheim realigis [[politiko de cedoj|politikon de mildaj cedoj]], bone konsciante, ke lia lando ne povas kontraŭstari al Sovetunio. Sed ankaŭ li konsentis kun tio, ke la tuta soveta propono estas absolute neakceptebla kaj ke ekzemple Hankon ne eblas eldoni. Samtempe li denove donis al la prezidento sian rezignon, ĉar laŭ liaj opinioj la financaj rimedoj por la armeo ne estis venantaj sufiĉe rapide. Prezidento Kallio estis ĉifoje decidinta akcepti lian demision, sed li jam ne havis tempon por fari tion, ĉar malsukcesis klopodo interkonsenti kaj finnojfinnlandanoj rifuzis la sovetajn postulojn.
 
Oktobron kaj novembron Mannerheim pasigis per febra agado. Kiel prezidanto de Konsilantaro de defendo de lando kun la gvidado de armeo li elektis armilojn por finarmigado de sia armeo preparigante sian landon por milito, pri kiu li estis konvinkita, ke ĝi nepre venos. Li organizis grandegan ekzercadon de [[rezervisto]]j, kiu post fiasko de interparoloj flue ŝanĝiĝis en kaŝitan [[mobilizo]]n. Enkadre de la ekzercadoj estis konstruita la tuta vico de kampaj [[fortikaĵo]]j transverse tra [[Karela istmo]] kaj pluaj ĉefaj regionoj. Li reorganizis sian ĉefan tendon en [[Mikkeli]] tiel, ke ĝi povu servi al supera komandanto, ĉar la prezidento anoncis al li, ke li kalkulas kun li por tiu ĉi rolo. Li reŝovis [[artilerio]]n reen de la ŝtatlimoj, por ke ĝi ne estu endanĝerigita pro neatendita atako kaj por ke li kapablu facile forturni eventualajn kulpigojn pro limregionaj incidentoj. Mallongtempe antaŭ la soveta atako li poste ordonis fari lastajn preparojn, kiel ekz. [[mino|enminado]]n de finnajfinnlandaj marbordaj akvoj kaj disigon de aviadilaj fortoj sur kampajn flughavenojn, do kiam [[Ruĝa Armeo]] komencis, senproklame militon, atakon, la soldataroj de Mannerheim estis preparitaj tiel, kiel tio eblis ĉe iliaj limigitaj fontoj. Tiel okazis la [[30-an de novembro]] [[1939]]. La prezidento ankoraŭ la saman tagon nomumis Mannerheimon la supera komandanto de FinnajFinnlandaj armitaj fortoj kaj transŝovis je li grandan parton de siaj [[kompetenco]]j. Eksplodis [[Vintra milito]].
 
Mannerheim estis strikta realisto en la politiko kaj en la armea tereno. Neniam li kredis, ke li povus haltigi Ruĝan Armeon. Oficiale li memkompreneble mienis optimiste, kiel estis lia devo, sed al sia plej proksima ĉirkaŭaĵo kaj al la registaro li estis brute sincera kaj ripetite li esprimis konvinkon, ke se [[rusoj]] ekatakos, li kapablos malfruigi ilin tiel unu monaton, maksimume unu monaton kaj duonon. Poste, se ne venos helpo... Mannerheim pasigis dum la [[dua mondmilito]] plimulton de tempo en sia ĉefa tendo en Mikkeli, sed samtempe li entreprenis multajn inspektajn vojaĝojn al batalfronto kaj okaze de bezono li estis forveturanta doni [[raporto]]jn al la prezidento aŭ al la registaro.
Linio 69:
Komence de Vintra milito Mannerheim dislokigis siajn taĉmentojn kun maksimuma singardemo - la ĉefaj fortoj estis dismetitaj sur [[Karela istmo]] kaj sur norda bordo de [[Ladoga lago]] pli profunde en la enlando, en la limregiono kaj norde troviĝis proporcie malfortaj kaj alte moviĝemaj kovraj fortoj. Mannerheim krom tio plutenis fortajn strategiajn [[rezervisto|rezervistarojn]] sub sia rekta komandado (la t.n. rezervo de la supera komandanto), kiujn li intencis uzi nur en krita situacio. Lia klopodo estis gvidi defendajn kaj malfruigajn batalojn kun maksimuma eluzo de multiplikitaj defendpostenoj de [[Mannerheim-linio]] kaj esperi en tio, ke aperos aliancanoj, aŭ ke Sovetunio rezignos (sed li tro bone konsciis tion, ke tro verŝajna estas eĉ ne unu).
 
La unua ofensivo de Ruĝa Armeo estis haltigita en sangaj bataloj ĉe [[Batalo ĉe Suomussalmi|Suomussalmi]] (kie unusola nekompleta finnafinnlanda divizio gvidita de [[kolonelo]] [[Hjalmar "Sivu" Siilasvuo|Siilasvuo]] neniigis la 47-an armean korpuson de Ruĝa Armeo), [[Kuhmo]], [[Tolvajärvi]], [[La unua batalo ĉe Taipale|Taipale]], [[Summa]], lago [[Muolla]], kaj sur riveroj [[Kollaa]] kaj [[Vuoksi]], eventuale ĝi mem de si ekhaltis en neĝkovrita sovaĝejo ĉirkaŭ [[Salla]] kaj [[Petsamo]]. Plene montriĝis falo de purigaferoj je moralo kaj agadkapablo de ruĝarmeanoj, samkiel ankaŭ tio, ke kelkaj taĉmentoj membrigitaj por la atako prezentis malriĉularon eĉ laŭ mezurunuoj de Sovetunio. Tute fiaskis esperoj por kunlaborado kun finnafinnlanda komunista opozicio (eĉ tiu la plej ekstrema frakcio de malpermesita komunista partio eldonis proklamon, en kiu ĝi markis Sovetunion kiel malamikon de laboristaro elvokante ĉiujn laborulojn al batalo por la libereco de Finnlando). Montriĝis neprepariteco de Ruĝa Armeo por batalo en subarktaj kondiĉoj, kiun ankoraŭ pli malbonigis, ke Vintra milito estis batalata en unu el la plej kruelaj [[vintro]]j de la [[20-a jarcento]]. La [[20-an de decembro]], du tagoj post la naskiĝtago de Stalin, Ruĝa Armeo devis pro manko de viroj haltigi la agadojn en la ĉefa batalfronto sur [[Karela istmo]], kie la invadaj fortoj laŭvorte elsangis dum [[sturmo]]j kontraŭ [[Mannerheim-linio]], kelkobla ĉeno de plifortigitaj kampaj [[fortikaĵo]]j kaj malpezaj [[fuorto]]j, kiujn Mannerheim lasis ĉi tie el siaj modestaj budĝetoj konstrui.
 
Memkompreneble tian katastrofon Sovetunio ne povis lasi plaĉi al si kaj nova ofensivo, komencita la [[1-an de februaro]], gvidita per dekkvinobla superforto de tio plej bona, kion oni kapablis kolekti tra la tuta soveta imperio, jam estis pli, ol la malmultnombra finnafinnlanda armeo, suferanta pro manko de pafaĵo, povis elteni. Al Mannerheim restis nenio alia ol agnoski la malvenkon (je du monatoj pli malfrue ol li atendis eĉ en tiuj plej optimismaj scenarioj). Konfirmiĝis ĉiuj liaj avertoj. La politiko de neŭtraleco kaj fidado al [[Komunumo de Nacioj]] fiaskis. Armean materialon sendis ja relative multe da nacioj, sed venigi ĝin en Finnlandon estis problemo. Relevantan armean helpon donis sole far de Mannerheim intertraktita [[Svedio]] - sed unu volontula persekuta [[skadro]] kaj du plifortigitaj batalionoj de volontuloj estis despere malmulte kontraŭ la malamiko, kiu aktivigis en la militon pli da soldatoj, ol kiom da viroj havis la tuta finnafinnlanda nacio inkluzive de [[bebo]]j. Finnlando devis rezigni al Sovetunio grandajn teritoriojn, pagi grandajn [[reparacio]]jn kaj devligi sin al certaj formoj de kunlaborado. Ĝi ankaŭ devis doni la deziratan bazon en [[Hanko]].
 
Sed la fino de la milito ne signifis finon de laboro. Neniu en Finnlando kredis, ke tio estus fino. Sume oni supozis, ke temas sole pri [[armistico]], ke la armeo akiris sole prokraston. La sopiro venĝi sin pro maljusta malvenko kaj akiri reen la perditajn teritoriojn miksiĝis kun la konscio, ke por Sovetunio tio ne finiĝis kaj ke Finnlando estis nur forŝovita kiel problema celo ien ĝis fino de la vico. La sekvaj paŝoj de Sovetunio nepre ne kontribuis al trankviligo de la situacio kaj perfortaj prenoj de [[Latvio]], [[Litovio]] kaj [[Estonio]] ŝanĝis jam tiel grandajn timojn de finnojfinnlandanoj en puran furiozadon. Unusola ŝtato en Eŭropo, kiu havis neniajn ŝuldojn malrapide fariĝis unu el la plej ŝuldigitaj, en despera klopodo rapide aĉeti armilojn kaj finarmigi sian armeon. Daŭro de baza soldata deĵoro estis plilongigita al du jaroj kaj estis aĉetita tiu plej moderna tekniko.
 
Sed estis necese certigi la finnanfinnlandan ekzistadon ankaŭ politike, ĉar kiel Mannerheim mem allasis, la finnafinnlanda armeo neniam povas esti tiel forta, ke ĝi povus mem rezisti al tia koloso, kia Sovetunio estis. La [[marŝalo]], kies prestiĝo enkadre de enlanda kaj internacia politiko ekkreskis ĝis nekredeblaj dimensioj, ne povis esti eliminita el tiu ĉi grava regiono. Sed estis elekti el nenio - kiam fiaskis planoj al Unio kun Svedio kaj Sovetunio komencis gradigi premon per pluaj postuloj kaj incidentoj sur ŝtatlimoj, Mannerheim kun la premitaj dentoj konsentis kun intertraktado kun la hitlera Germanio. Persone li rifuzis partopreni dum tiuj ĉi intertraktadoj, sed li konsentis kun tio, ke la generala stabo sendu en Germanion kelke da pli superaj oficiroj, kiuj neoficiale intertraktus la evoluon de interrilatoj kaj kunlaboradon okaze de milita konflikto Sovetunio-Germanio aŭ Sovetunio-Finnlando. La rezulto de la traktadoj estis interkonsento pri tio, ke Finnlando ebligos trairon al germanaj taĉmentoj tra sia teritorio kaj tra suverenaj akvoj kaj allasos dislokigon kaj armeajn agadojn de la germanaj taĉmentoj en norda [[Finnlando]] kaj [[Laponio]]. Pli malfrue ili ankoraŭ interkonsentis pri principoj de reciproka kunlaborado okaze de agadoj kontraŭ Ruĝa Armeo, se estos solvitaj "koneksantaj politikaj problemoj". Per tiuj estis pensita fakto, ke Mannerheim decidis kun la registaro, ke Finnlando provos eviti al partopreno en milito Germanio-Sovetunio aŭ almenaŭ fari tion tiel lerte, ke finnojfinnlandanoj neniuokaze aspektus kiel agresoro. Sed samtempe estis konsiderate necese, ke la bataloj estu gvidataj ekster la finnafinnlanda teritorio.
 
Kiam la [[22-an de junio]] Germanio ekatakis Sovetunion, la finnafinnlanda armeo ĝuste faris mobilizon. Finnlando tuj proklamis neŭtralecon (la germanaj taĉmentoj atakantaj el Laponio kaj la norda Finnlando ĝi kaŭzigis pro rusaj taĉmentoj agadantaj el surmara bazo en Hanko).
 
Sovetunio respondis la [[25-an de junio]] [[1941]] per masivaj flugatakoj kontraŭ finnajfinnlandaj urboj kaj per [[artilerio|artileria]] pripafado de finnafinnlanda teritorio. Finnlando tuj poste deklaris al Sovetunio militon rifuzante plu akcepti la rezultojn de Vintra milito. La finnafinnlanda armeo gvidita de Mannerheim fulmorapide erigis la rusajn taĉmentojn dislokigitajn sur karela istmo kaj en [[Ladoga Karelio]] (germanaj generaloj agnoske prikomentis tion kiel "finnafinnlanda [[fulmomilito]]") kaj ĉar paco estis en foraĵo, ĝi daŭrigis atakante en regiono de [[Rusa Karelio]] direkte al [[Onega lago]], rivero [[Svir]] kaj [[Blanka Maro]]. Post tio, kiam ĝi interrompis sudan parton de [[Murmana magistralo]] kaj atingis linion [[Ladoga lago]] - rivero Svir - Onega lago, Mannerheim finis la ofensivon kaj elvokis la registaron, por ke ĝi proponu al Sovetunio per interŝanĝo je paco kaj agnosko de ŝtatlimoj el la jaro [[1939]] por redono de [[Rusa Karelio]]. La registaro tiel sekrete kelkfoje faris, sed ĝi estis ĉiufoje rifuzita. Mannerheim do koncentriĝis al minimumigo de la finnafinnlanda partopreno en la milito. Li rifuzis ekataki kontraŭ [[Leningrado]] aŭ daŭrigi en agadoj malantaŭ la rivero Svir kaj tute li eliminis pli grandajn plifortigojn de la germanaj taĉmentoj el [[Laponio]] farfare de la finnafinnlanda armeo. Mildigis lin eĉ ne propono de [[Hitler]] pri supera komandado super taĉmentoj de [[Akso Berlino-Romo-Tokio|Akso]] en la tuta Finnlando. Poste li demobiligis parton de siaj taĉmentoj kaj emfaze li elparolis kontraŭ rekrutado de volontuloj por fremdulaj taĉmentoj de [[SS (organizaĵo)|SS]], kiujn germanoj volis en Finnlando aranĝi. Sed kiam [[Winston Churchill|Churchill]] sendis al li emocian leteron, en kiu li postulis, ke li prikonsideru, sur kies flanko li estas batalanta kaj ke li estus aliĝonta al la aliancanoj, li rifuzis tion kiel neeblan: ''"Se vi volas supervivi, vi povas alpaŝi al alianco kun Sovetunio nur tiam, se vi estas multe forta kaj multe malproksime."''
 
Sekvis du jaroj kaj duono de trankvilo, interrompita nur en la jaro [[1942]] per tute malsukcesa ofensivo de Ruĝa Armeo sur rivero Svir kaj grandegaj solenoj de la 75-a naskiĝtago de la marŝalo, okaze de kiu li ricevis la honoran rangon marŝalo de Finnlando. Dum tiu ĉi okazo li estis ankaŭ "honorita" de vizito de [[Adolf Hitler|Hitler]] kaj regna marŝalo [[Hermann Göring|Göring]] (laŭ siaj propraj vortoj li nepre ne konsideris tion kiel honoron).
 
En la jaro [[1942]] Finnlando komencis senĉese fortiĝantan premon de [[Germanio]] rilate al [[judoj]]. Temis parte pri kelke da miloj de finnajfinnlandaj judoj, parte pri centoj de judaj fuĝintoj plejparte el [[Svedio]] kaj [[Norvegio]]. Dume la finnafinnlanda registaro rifuzis paroli pri la demando de propraj judoj, en la demando de tiuj fremdaj ĝi hezitis, ĉar germanoj minacis per ĉesigo de liveroj de vive grava armea materialo. Verŝajne ĝi fine subiĝis al la premo, se ne aperus rezistanto vere neatendita. El vidpunkto de [[logiko]] Mannerheim devus esti kiel la unua por la konsento kun la germanaj postuloj, ĉar la armeo endanĝerigita pro mallongigo de liveroj falis sub lin, ne parolante pri tio, ke liaj interrilatoj kun judoj estis sur frostopunkto ekde la jaro [[1939]], kiam li kofiskis plimulton de posedaĵo de [[sinagogo]]j por militaj celoj. Malgraŭ tio li stariĝis kontraŭ eldono de judoj kun energio, kiun li antaŭe vidigis en la politiko malmultfoje. Kiam la registaro malgraŭ tio eldonis sekrete kelke da judoj, li avertis ĝin, ke se tio ripetiĝos, li abdikos kaj ke li memkompreneble informos la publikon. La registaro tial pluan eldonon de judoj rifuzis - ĝi motivigis tion al la germana flanko per la sinteno de Mannerheim kaj ĝi rekomendis al ĝi, ke germanoj traktu pri tio kun li. Mannerheim intertempe trankviligis finnajnfinnlandajn judajn ĉefulojn per proklamo, ke li ne allasos eldonadon de iliaj kunkredantoj kaj fratoj: ''"Honoro de Finnlando ne permesos tion!"''
 
Kiam estis poste en Germanio arestitaj kelke da finnojfinnlandanoj de juda deveno, la furioziĝinta Mannerheim avertis generalon [[Dietl]]-on komandanto al la germanaj taĉmentoj en Finnlando, ke li deŝirigos ĉiujn finnajn taĉmentojn, kiuj subtenas lin kaj ke li fermos fervojojn, kiuj liveras lin. Post pluaj du tagoj de minacoj kaj protestoj la incidento finis per liberigo de la arestitoj. Kiam komence de la jaro [[1944]] germanoj provis denove enpraktikigi la [[juda demando|judan demandon]], li rifuzis paroli pri tio: ''"Vi devos atendi, kiam mi estos mortinta..."''
 
En la jaro [[1944]] trankvilo en la batalfronto finis. La forto de Germanio estis falanta kaj en rekta proporcio sinkis kun tio ĝia partopreno en Finnlando. Plie Stalin venis al konkludo, ke estos pli facile venki super aliancanoj de Germanio ol Germanion mem kaj Finnlandon, tenanta sin flanke de la bataloj, li karakterizis kiel "laca pro la milito kaj sopiranta pri paco". Somere de [[1944]] Ruĝa Armeo komencis neniigan ofensivon. Ĝi signifis por Mannerheim teruran ŝokon, ĉar li fidis al raportoj de sekretaj servoj, kiuj donis al li multe pli malfruan daton kaj principe pli malgrandajn fortojn de la malamiko. La antaŭaj defendlinioj sur Karela istmo estis trabatitaj el irado kaj antaŭ ol la ĉefaj finnaj fortoj havis tempon por amasiĝi, estis trarompita ankaŭ ĉefa defendlinio. Sed Mannerheim malgraŭ tio konservis al si malvarman kapon. Li revokis la ĥaosantan komandanton de la soldataroj sur Karela istmo (kiu intencis siajn ĝis nun nekoncentriĝintajn taĉmentojn ĵeti poparte en memmortigan kontraŭatakon) kaj ordonis al batalfrontaj taĉmentoj gvidi malfruigan batalon kaj malrapide retiriĝi al improvizita linio [[Taipale]] - [[Vuoksi]] - [[Okcidenta bordo de Viipura golfo]]. Tio ĉi ankaŭ sukcesis fari. Ofensivo de la malamiko ĉi tie haltis, parte dank' al urĝa livero de infanteriaj [[kontraŭtanka armilo|kontraŭtankaj armiloj]] el Germanio.
 
Al Sovetunio estis proponita pacaranĝo laŭ ŝtatlimoj el la jaro [[1940]], sed [[Stalin]] rifuzis kun tio, ke li postulas senkondiĉan kapitulacon. Ruĝa Armeo transŝovis ĝis la finnafinnlanda batalfronto pluajn taĉmentojn prepariĝante konkeri Finnlandon. La armea kariero de Mannerheim atingis sian lastan kaj la plej altan zeniton. La [[25-an de junio]] [[1944]] eksplodis [[batalo en regiono Tali-Ihantala]], la plej granda kaj la plej sanga batalo en la historio de la nordiaj landoj. Ĝi finis la [[9-an de julio]]. La finnafinnlanda armeo, al kiu komandis Mannerheim kaj [[Taavetti Laatikainen]], haltigis en ĝi trioble pli fortajn kaj pli bone armitajn soldatarojn de la malamiko kaj kaŭzis al ĝi grandajn perdojn (22.000 mortigitoj kaj 500 eliminitaj tankoj).
 
== Prezidento de Finnlando ==
La malsukceso, kiun [[Ruĝa Armeo]] sur [[Karela istmo]] suferis spite al aktivigo de elitaj gvardiaj taĉmentoj (precipe la 30-a gvardia korpuso), venigis [[Stalino]]n al opinio, ke konkeri Finnlandon ne havas signifon (li bezonis siajn taĉmentojn al rapida konkero de multe pli riĉa kaj pli malbone ŝirmata [[Mez-Eŭropo]]) kaj proponis kondiĉojn, kiuj estis akcepteblaj. Prezidento [[Risto Ryti]], kiu prezentis obstaklon por fermi la pacon pro sia persona letero al Hitler, en kiu li certigis lin pri nenuligeco de finnafinnlanda-germana alianco (kondiĉo de la germana helpo kaj ĉefaj liveroj), rezignis kaj la parlamento elektis la [[4-an de aŭgusto]] [[1944]] Mannerheimon kiel [[prezidento]]n. Tiu proklamis personajn devligojn faritaj de sia antaŭulo indiferentaj por sia farado, li malvalidigis la aliancon kun Germanio, ordonis al ties taĉmentoj forlasi la nordan Finnlandon, formale li deklaris al ĝi militon kaj fermis armisticon kun Sovetunio.
 
En la sekvaj du jaroj li gvidis Finnlandon, sed lia pozicio estis tre malfacila. Venis novaj junaj politikistoj, al kiuj li ne komprenis, premiero fariĝis diplomato [[Juho Kusti Paasikivi]], kiun li ne toleris, kaj la politiko subpreme de Sovetunio iris en direkto, kiu kontraŭstaris al li. Kiam poste Finnlando devis alpaŝi al kondamno de kelkaj siaj politikistoj kaj generaloj pro preparo de ataka milito (kion Mannerheim konsideris absurda kaj alte maljusta, ĉar daŭrigan militon li konsideris devigita kaj defenda kaj la menciitojn herooj kaj kuraĝaj gvidantoj de la nacio), li proteste rezignis (formale pro sanstato, ĉar li ne volis provoki Sovetunion, tamen la nacio komprenis lian faron precize tiel, kiel li intencis).
Linio 98:
== Fino de la vivo ==
[[Dosiero:Honorary guard of Mannerheim.jpg|thumb|240px|Funebro: ĉerko kun honora gardistaro]]
Li ĝisvivis sian vivon en svisa [[Lausanne]], kie li verkis siajn memoraĵojn, kiuj aperis en la [[angla lingvo|angla]], [[finna lingvo|finna]] kaj [[sveda lingvo|sveda]] lingvoj. Estis dezirita al li ŝtata funebro kun ĉiuj armeaj honoroj, tamen plimulto de signifaj politikistoj (prezidento, ĉefministro kaj aliaj) ne ĉeestis, por ke ne estu provokita Sovetunio. Sed spontane kunvenis grandega kvanto da homoj, kion Sovetunio neĝoje spertis. Parton de la cerenomio pagis pro dankemo socioj de finnajfinnlandaj judoj, kiuj ankaŭ kontribuis al diversaj [[busto]]j kaj muzeoj kunigitaj kun la persono de Mannerheim.
 
== Eksteraj ligiloj ==