Pierre Bayle: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 4:
Li estis eminenta pioniro de [[klerismo]], li per uzo de streta kaj konsekvenca rezonado, agadis kontraŭ religia dogmatismo, por la disigo de ŝtato kaj eklezio, postulis toleron kontraŭ la ateistoj, kaj pli ĝenerale kontraŭ ĉiuj, kiuj honeste sekvas la konkludojn de sia propra koncienco (li difinis la "rajtojn de la serĉvaganta menso"). Oni tenas lin fondinto de la fontkritika historiskribo.
 
Lin komence instruis sia patro, [[kalvinismo|kalvinista]] ministro, sed li enpaŝis poste al la [[jesuisto]]-internejo de [[Toulouse]]. Post unu monato konvertiĝis li [[1669]] al la romkatolika kredo. Post 17 monatoj li rekonvertiĝis al la kalvinismo kaj fuĝis al [[Ĝenevo]], pro eviti la eblajn konsekvencon. Tie li ekkonatiĝis kun la instruoj de [[Kartezio|ReneRené Descartes]]. Li laboris kelkajn jarojn sub la Bèle kiel hejma instruisto de diversaj parizaj familioj. En la jaro [[1675]] li estis invitita al la filozofa fakulatto de la protestanta Universitato de [[Sedan]]. En la jaro [[1681]] la universitato estis fermita. Bayle trovis noavn postenon kiel profesoro pri filozofo kaj historio ĉe [[Ecole Illustre]] en Rotterdam. Tie li aperigis post unu jaro la skribaĵon ''Pensées diverses sur la comète de 1680'' (diversaj pensoj pri la kometo) kiel sian kritikon pri la laboro de [[Louis Maimbourg]] pri la historio de kalvinismo.
 
En [[1684]] aperigis Bayle diversajn literaturan kritikon sub la titolo ''Nouvelles de la république des lettres'' (novaĵoj pri la respubliko de la verkularo) . [[1693]] li devis forlasi sian instruan postenon kaj la precipe liberalan vidpunkton pro plijara disputo kun [[Pierre Jurieu]]. Bayle eluzis tiun cirkonstancon por ofere verki lian ĉefverkon [[Dictionnaire historique et critique]] (historia kaj ekzamena vortaro). Dum liaj lastaj jaroj vortigis li sennombrajn skribojn kaj replikojn al kritiko de lia vortaro (kiu, la studoj pri entenoj de la tiamaj personaj bibliotekoj tion montras, estis en Francio unu inter la plej legataj libroj dum la 18-a jarcento), kaj korespondis kun kleruloj de tuta Eŭropo. Lia laborkiomo estis eksterordinara, kaj oni povas diri, ke li mortigis sin per laboro. Li mortis [[1706]] en Roterdama ekzilo.