Louis de BEAUFRONT: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
korekto ligiloj 1892 1898
Linio 8:
Vojaĝante en [[Barato]] kaj en aliaj landoj, Beaufront spertis mem la neĝustecon de la aserto, ke oni povas kompreniĝi ĉiuloke per la [[franca lingvo|franca]] kaj [[angla lingvo|angla]] lingvoj, sed Beaufront ja komprenis ankaŭ la [[germana lingvo|germanan]], [[hispana lingvo|hispanan]], [[itala lingvo|italan]], [[hungara lingvo|hungaran]] kaj [[araba lingvo|araban]] lingvojn. Tiu fakto inspiris al Beaufront (18-jara) la rimarkon, ke la vortoj "tabako", "teatro" k. a. kompreniĝas internacie malgraŭ formalaj diferencetoj, kaj tio kondukis lin al ideo pri [[Internacia helplingvo|artefarebla lingvo internacia]]. Fariĝinte privata instruisto ĉe amikoj en [[1877]] post financa katastrofo kaj gravega [[tifo]], li provis realigi L I. per sistemo, kiun li nomis [[Adjuvanto]], sed la manuskripto, deponita ĉe notario, malaperis (laŭdire pro detruo aŭ ŝtelo).
 
Beaufront estis la unua franca Esperantisto, aliĝis al Esperanto jam en [[1888]], kaj tuj komencis propagandi en la regiono de [[Toulouse]] kaj [[Albi]]. Li eldonis en januaro [[1892]], laŭ la [[rusa lingvo]], la unuan lernolibron por francoj. Li fondis en januaro [[1898]] la revuon [[L' Esperantiste]] kaj [[SPPE]], kiu elvokis en Francio la fondiĝadon de la unuaj grupoj kaj la organizon de instruado pri Esperanto. Ekde la fondo li prezidis tiun societon; li eksiĝis de ĝi en [[1908]].
 
Li la unua ellaboris plenan [[gramatiko]]n de Esperanto, klarigante la manieron por esprimi en bonstila Esperanto la naciajn [[parolturno]]jn, kaj tiamaniere evitante la danĝeron de naciaj dialektoj en Esperanto mem. En la daŭro de kelkaj jaroj ([[1892]]-[[1905]]) li eldonis tutan serion da lernolibroj, ekzercaroj vortaroj, i. a. la faman [[Commentaire sur la grammaire Esperanto]], [[1900]]; kaj plie Preĝareto por katolikoj 1893.
 
Beaufront altiris al Esperanto multajn eminentajn kaj influajn personojn kaj diversajn asociojn. En [[1894]] Beaufront estis kontraŭ reformoj en Esperanto. En [[1908]] li anonime prezentis al la "[[Delegitaro]]" sian projekton de reformoj en E sub pseŭdonimo [[Ido]]. Tio okazigis la [[skismo]]n. Li mem fariĝis ĉefa gvidanto de la [[Ido-movado]].