Pazigrafio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 7:
Kiel ekzemplojn de aprioraj pazigrafioj oni menciu "[[Graphische Sprache]]" de [[Carl Haag]] el la jaro [[1930]]. Li karakterizas sian provon kiel "apartigon de pensado disde lingvo pere de nocia skribo". La bazaj elementoj de lia nocia konstrusistemo estas klasoj fizikaj, psikaj, historiaj ktp. Por bazaj nocioj li uzas grafikaĵojn, ekzemple kvadrateto signifas aĵon, trianguleto konduton, cirkleto personon, kruceto bonon, horizontala streketo malbonon. "[[Translingua Script]]" de [[E. Funke]] ([[1956]]) estas cifera pasigrafio: la vortprovizo dividiĝas en 35 grupojn, la unuopaj nocioj estas signitaj per ciferoj kaj iliaj kombinaĵoj, ekzemple 9 = korpo, 9.1 = homa korpo, 9.2 = ostoj, 9.6 = korpaj funkcioj. Interesan grupon de aprioraj pazigrafioj formas tiuj, kiujn oni volas uzi por interkompreniĝo kun eksterteranoj, ekzemple [[Lancelot Hogben]] (aŭtoro de projekto [[Intergloso]]) kredas, ke eksterteranoj konas numerojn. Matematikisto [[Hans Freudenthal]] publikigis en [[1960]] projekton "[[Lincos]]" (Lingua cosmica), por ebligi kosman interkomprenighon helpe de radiosignaloj.
 
Aposterioraj (aŭ "empiriaj") pasigrafioj baziĝas sur nocioj esprimitaj per vortoj kaj vortgrupoj, ĉerpante do el lingva materialo. Ili abundas en la 19-a kaj la 20-a jarcentoj. Unu el la plej bonaj kaj detalaj oni opinias "[[Safo]]" de [[André Eckardt]] ([[1947]]), inspiritan per ĉina skribo. Ĝi havas 180 bazajn signojn por la plej gravaj nocioj de ĉiutaga vivo. La nociaro estas kunmetita respektante la strukturon de eŭropaj lingvoj, i. a. gramatikajn kategoriojn. Tial al bazaj signoj aldonighas kromsignoj (ekz. al granda streko kromstreketo) por indiki pluralon, kazon, preteriton, imperativon ktp. Ekzistas ankaŭ miksaj formoj de aprioraj kaj aposterioraj pasigrafioj.