Adolf Burkhardt: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 16:
Li multe tradukis, ĉefe religiajn kantojn. De la originaloj li ĉiam volis konservi la profundecon de la enhavo, for de ĉiu banaleco, laŭeble ĉiujn nuancojn de la teksto, sen fremdaj aldonoj nur pro rimo aŭ ritmo ("kejloj"), kaj nepre la intencon de la poeto. Plej grave por li estis ankaŭ, ke la himnoj estu bone kanteblaj. Lingve perfektema, li ofte poluris fremdajn tradukojn kaj metis severan mezurilon al la propraj.
 
Kune kun la sveda [[Åke Ahlrén]], la angla [[William John Downes]], la nederlanda [[Hendrik Arie de Hoog]] kaj la norvega [[Hans Amund Rosbach]] li eldonis en [[1971]] la Evangelian Himnaron "[[Adoru Kantante]]". Krono de lia laboro estas [[ADORU - Ekumena Diserva Libro|ADORU]], granda kristana kantlibro, eldonita en [[2001]]. Pro tiu verko kaj lia verkaro ĝenerale, li ricevis, kune kun siaj kunlaborantoj en la grupo "[[Kloster Kirchberg]]", la germanaj pastroj [[Bernhard Eichkorn]] kaj [[Albrecht Kronenberger]], la Esperanto-kulturpremion de la [[FAME-fondaĵo]] en la jaro 2002.
 
Burkhardt de [[1986]] ĝis sia morto estis ano de la [[Internacia Sciencista Kolegio]] de [[AIS]] San-Marino. Dum sia konferenco en 2004 en [[Komárno]] AIS dediĉis sian simpozion pri interreligia dialogo honore al li.