"Mi estas, Mi estas la Promesito ! Mi estas Tiu, kies nomon vi dum mil jaroj alpreĝis, je kies mencio vi leviĝis, kies alvenon vi sopiris vidi, kaj la horon de kies Revelacio vi preĝis al Dio rapidigi. Vere Mi diras, estas devige, ke la popoloj de la Oriento kaj la Okcidento obeu Mian vorton kaj ĵuru lojalecon al Mi." <ref>Kroniko de Nabil [http://www.freewebs.com/bahaakredo/cxapitro18.html ĉapitro 18-a]</ref></blockquote>
Sekve li revendikis rangon egalan al tiu de la Profeto Mohamedo, per titoloj kiel "Primara Punkto" (''Nuqṭiyi-iyi-UlàÚlá'') <ref>el Epistolo al ''Muḥammad <u>Sh</u>áh'' en "Sélection des Écrits du Báb" eldonita de M.E.B. (205 Rue du Trône, 1050 Brukselo, Belgio), 1984 D/1547/1984/1 p.11)</ref>, ĉar el tiu punkto devenas ĉio kreita kaj ĉiuj Literoj de la Libro. Jesuo-Kristo estas por la kristanoj la "enkorpiĝinta Vorto" kaj la Profeto Mohamedo estas por la islamanoj la "marŝanta Korano"... por siaj disĉiploj la ''Bab'' estas ankaŭ la manifestiĝo de la dia Vorto, la "Punkto de ''Bayán''" (''Nuqṭiy-i-Bayán'') de la sankta Libro por nova epoko, kaj li titolis Siajn 18 unuajn disĉiplojn "[[Literoj de la Vivanto]]". Li konsideris sin kiel "Manifestiĝon de Dio" (en la persa lingvo ''Mazhar-i-iláhí'' = manifestiĝo de la diaj kvalitoj en homa "templo") kaj liaj disĉiploj ankaŭ nomis lin per la titoloj ''Ḥazrat-i-A'lá'' (Plejalta Ĉeesto), ''Jamál-Ii-Mubárak'' (Benita Belo), ''Ḥaqq Ta'álá'' (Plejpotenca Vero), ''Ṣáḥibu'z-Zamán'' (la Sinjoro de la Erao), ''<u>Dh</u>ikr'u'lláh'' (Rememoro de Dio) kaj ''Qurrat'ul-'Ayn'' (Konsolo de la Okuloj)
===Klarigoj de la Profetaĵoj pri la "Tago de Juĝo"===