Mediumo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
La plej meritaj mediumoj ne estas en ŝirmejo kontraŭ mistifikoj de trompemaj Spiritoj; unue, ĉar ne ekzistas persono sufiĉe perfekta por ne havi ian malfortan flankon tra kiu li povus malfermi enirpordon al malbonaj Spiritoj; due, kelkafoje la bonaj Spiritoj tion permesas por ekzercigi la juĝadon, instrui distingi la veron el eraro kaj vigligi malkonfidon, ke oni nenion akceptu blinde kaj sen kontrolo; sed la trompo neniam venas de bona Spirito, kaj ĉiu respektinda nomo subskribanta eraron nepre estas apokrifa. Tio povas esti ankaŭ provado por la pacienco kaj la persistemo de ĉiu spiritisto, mediumo aŭ ne; kiu senkuraĝiĝus pro kelkaj disreviĝoj, tiu pruvas al la bonaj Spiritoj, ke chi tiuj ne povas kalkuli sur lin.
 
Ne estas pli mirige vidi malbonan Spiriton obsedi meritplenajn personojn, ol surprizige vidi malbonajn homojn furioze ataki sur la Tero la honestajn personojn. Estas rimarkinde, ke post la publikigo de [[La Libro de La Mediumoj]], la obseditaj mediumoj estas malpli multaj ol antaŭe, ĉar ili estas avertitaj, ili sin gardas, kaj spionas la malplej grandajn signojn, kiuj povas malkaŝi la aleston de trompema Spirito. La plej multaj nun obseditaj mediumoj, aŭ ne ĝin antaŭe studis, aŭ ne profitis ĝiajn konsilojn.