Egidius Wensing: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
entrepreno pri trinkavoj kaj pro tio la multlingvulo ofte vojaĝis. Ekde [[1937]] en Philips, li poste gvidis la sekcion de medicinaj aparatoj. Vizitante interalie [[Kuvajto|Kuvajton]], [[Hindio|Hindion]], [[Brazilo|Brazilon]] kaj [[Bulgario|Bulgarion]], li spertis ke la [[Angla lingvo|angla]] ne estas monde konata, ke en [[Japanio]] ankaŭ la plej elstaraj personoj preskaŭ ne scias ĝin paroli. Ne volante flankenmeti alian personon, li pretas helpi al [[UEA]] kaj servi ĝin, Wensing sciigis al Woessink. Gesinjoroj Isbrücker jam parolis kun li pri prezidanteco, sed Wensing tute ne estus ofendita fariĝi nur komitatano.
 
En la [[Kopenhago|kopenhaga]] kongreso tiujare, kiam [[YAGI Hideo|Hideo Yagi]] fariĝis Prezidanto, Wensing eniris la Estraron tamen jam kiel Vicprezidanto. Ĉar post la subita morto de Yagi, en majo [[1964]], [[Ivo LAPENNA|Lapenna]] hezitis preni la prezidantecon, la Komitato elektis Wensing en la UK de [[Hago]] Prezidanto. Lapenna proteste eksiĝis kiel Ĝenerala Sekretario, tiel ke Wensing retiris sian kandidatecon kaj Lapenna fariĝis
Prezidanto. Vicprezidanto Wensing okupi¸is unuavice pri komerco kaj eldonis vortaron pri ekonomiko, estante direktoro de la Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio (EKI). Pro li, Philips eldonis kelkajn varbilojn en Esperanto. Kunlaborintoj kiel CO-direktoro Sadler priskribas Wensing kiel elokventan, trejnitan gvidanton, kiu estus estinta bonega Prezidanto.
 
Sed li konservis ankaŭ sian interesiĝon pri la lingvo; en la revuo Esperanto li redaktis la rubrikon ''Komenco bona, ĉio bona'' por komencantoj. Siajn spertojn pri instruado li havis ankoraŭ el la tridekaj jaroj: en aprilo [[1933]] li estis diplomita kiel Cseh-instruisto en Hago, post kurso gvidita de [[Cseh]] mem, kaj jam antaŭe li komencis instrui en la popola altlernejo en Roterdamo. Kvankam li ne nomis sian kurson Cseh-metoda, li tamen transprenis tipajn elementojn, kiel la kolektivan respondadon al demandoj. Cetere, en [[1932]] Wensing ankoraŭ mem trapasis kurson, kaj poste estis ekzamenita de la konata Esperanto-verkisto Hendrik Jan Bulthuis. Wensing: ''Por elprovi mian parolkapablecon kaj scion pri literaturo, li elektis la de li verkitan romanon Idoj de Orfeo, libron, kiun mi plendetale pristudis por la ekzameno. Dum pli ol duona horo mi preskaŭ senĉese parolis pri la romano, ĝia enhavo, ĝiaj ĉefaj personoj, ĝia tendenco ktp, kaj kiam li fine interrompis min, li ekkriis: “Bonege, perfekte, vi konas la libron eĉ pli bone ol mi”.
 
Longan tempon Wensing havis "bonegajn rilatojn" kun Lapenna, sed poste li seniluziiĝis pri sia "iama idolo". La industriisto agnoskis certagradajn sukcesojn de la angla, kion Lapenna nomis "defetismo". En [[Londono]] [[1971]] Wensing prezentis sin kiel kontraŭkandidaton, kvankam la elektokomisiono preferis ne mencii lin. Estis la unua kaj ĝis tiam sola konkurenceca baloto por la UEA-prezidanteco iam okazinta. Wensing ricevis 21 voçojn, Lapenna 26. Post pliaj disputoj kun Lapenna, interalie pro financoj, la Vicprezidanto en decembro [[1972]] forlasis la Estraron.
 
Wensing revenis en [[1974]] kaj fariĝis Ĝenerala Sekretario en la Estraro sub la juna universitatano Tonkin. Tiun oficon la eksdirektoro de Philips plenumis ĝis [[1977]] kaj ankaŭ poste helpis, ekzemple en la ellaborado de la nova statuto. En la Komitato li restis ĝis [[1983]]. La katoliko energie rifuzis riproçojn pri "neneŭtraleco"
de la Asocio: "Se montriĝus nur plej etaj trajtoj de maldekstra superregado, ĉu en la Estraro, ĉu en la Komitato, mi estus la unua, kiu forlasus la vicojn de UEA."
 
Egidius Lucas Maria Wensing, Honora Membro de UEA ekde [[1992]], mortis la [[28-a de aprilo|28-an de aprilo]] [[2004]] en la [[Belgio|belga]] urbeto [[Neerpelt]].