Paul Gerhardt: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 30:
 
== Studento en Wittenberg ==
Paul Gerhardt decidis studi [[teologio]]n en la lutera universitato [[Wittenberg]], kie li aliĝis tuj post kelkaj tagoj de kristnaskaj ferioj, la 2-an de januaro 1628. Li ja estis intimiĝinta kun la pura doktrino de [[Martin Luther]] jam en sia patrodomo kaj en la internulejo de [[Grimma]]. Nun li trovis kompetentajn profesorojn de la ortodoksa luterismo.
 
Unu el ili estis [[Paul Röber]], kies teologio estis biblie fundita, praktike orientita kaj personece pliprofundigita. Tiu ĉi universal-erudito ŝatis muzikon, mem poemis, brile kaj kortuŝe predikis, enplektante kanto-versojn en siajn predikojn, aŭ eĉ prenante religian kanton kiel predik-temon.
 
Aldone Paul en la filozofa fakultato aŭdis prelegojn de [[August Buchner]] pri [[poetiko]]. Buchner estis la centro de la Wittenberga poeta rondo, kiu havis kontaktojn al la „fruktodona societo“ kaj al la [[Silezio|silezia]] cirklo ĉirkaŭ [[Martin Opitz]], kies poetikan regularon Buchner transprenis kaj pliampleksigis: Poemado estas konsiderata kiel lernebla metio.
 
Wittenberg fariĝis kultura medio por religiaj kantoj. El la sama fekunda grundo, akvumita de August Buchner, elkreskis krom Paul Gerhardt aliaj tute divers-karakteraj poetoj kiel [[Christian Keimann]] ''(Meinen Jesum lass ich nicht)'', [[Philipp von Zesen]] ''(Die güldene Sonne bringt Leben und Wonne)'', [[Jakob Fabricius]] ''(Verzage nicht, du Häuflein klein)'' kaj [[Johann Olearius]] ''(Wunderbarer Gnadenthron)''. Alkalkuleblas al ili ankaŭ la poetoj [[Paul Fleming]] ''(In allen meinen Taten)'' kaj [[Simon Dach]], kiu pludonis sian arton al la poeto-ligo de [[Königsberg]]: [[Georg Weissel]] ''(Macht hoch die Tür'' – Vin levu, pordo kaj lintel’ – [[ADORU - Ekumena Diserva Libro|ADORU]] 182), [[Valentin Thilo]] ''(Mit Ernst, o Menschenkinder)'', [[Heinrich Albert]] ''(Gott des Himmels und der Erden'' – Nun ke l’ lumo de l’ mateno – [[ADORU - Ekumena Diserva Libro|ADORU]] 125), [[Georg Werner]] ''(Freut euch, ihr Christen alle)'' kaj [[Heinrich Held]] ''(Gott sei Dank durch alle Welt)''.
 
Paul Gerhardt, por vivteni sin, alprenis la postenon de doma instruisto ĉe la arĥidiakono de la urba preĝejo en Wittenberg, [[August Fleischhauer]]. Li loĝis ĉe li en Collegienstrasse 7.
Forte pregis lin la spertoj de pest-epidemio, detruo de lia naskiĝ-urbeto, morto de lia frato Christian.
 
Havante jam 36 jarojn, li subskribis porokazan poemon per sia nomo kaj la titolo „studento de la sankta teologio“. Kial li tiel longe, dum 15 jaroj, restis en sia stud-urbo Wittenberg, ŝajne sen fina ekzameno kaj sen ordino, ni hodiaŭ ne plu scias.
 
== Doma instruisto en Berlin ==