Vitus Bering: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 32:
Pasis multe da tempo antaŭ ol la meritoj de Bering estis agnoskitaj. La unua vojaĝanto, kiu konfirmis precizecon de la malkovroj de Bering, estis brito [[James Cook]] [ĝejmz kuk]. Ĝuste Cook proponis nomi la [[markolo]]n inter [[Ĉukotko]] kaj [[Alasko]] omaĝe al Vitus Bering.
 
En [[1874]] reprezentantoj de la [[Rusia Amerika Kompanio]] metis grandan lignan krucon en la loko, kie devintus esti la tombo de Bering. Pli poste lokanoj erektis ŝtonan monumenton sur tiu loko.

==Lastaj trovaĵoj==
Nur en [[1991]] granda internacia esplorteamo sukcesis retrovi restaĵojn de Vitus Bering kaj kelkaj liaj kolegoj. La restaĵoj estis veturigitaj al [[Moskvo]], kie oni restarigis vizaĝon de la esploristo laŭ lia [[kranio]]. Evidentiĝis, ke la tradicia ĉie publikigita portreto de Bering supozeble estas portreto de lia onklo (lia plena samnomulo Vitus Bering), dum la fama esploristo aspektis alie. Oni povis ankaŭ ekscii, ke la esploristo mortis ne pro [[skorbuto]], sed pro iu alia kialo.
 
[[Kategorio:Esploristoj|Bering, Vitus]]