Analiza Skolo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
En la Lingvo Internacia, lingvo origine arta, fundamentita sur pura racio, ne estas tiom sekvenda la uzo, kiom la logika analizo, kiu ĉiukaze donas ĝustan solvon.
 
Dum la vivojaroj de Ludoviko Mimoo kaj Rikardo Ŝulco ili devis elteni kontraŭbatalantojn al [[Fundamentkonforma Lingvo]], kiuj pere de kapricaj inventoj volis "plibonigi" la lingvon. Intertempe estas rimarkebla, ke la ĝenerala lingvouzo inter la Esperantistoj fariĝis pli racia. Ekzemple pli akceptiĝas virinaj nomoj je -ino, pli ofte estas postulata la uzo de Esperantigitaj propraj nomoj, pli konscie uziĝas la refleksivo; la kvanta komparo nun pli konvene esprimiĝas per "tiom", ja tempaj rilatoj nemalofte tempisme prezentiĝis kaj - kulmino! - oni parolas denove pri racio en nia planlingvo - nocio, per kiu oni tiam provis ridindigi, preskaŭ mortonbatimorton bati la anaron de la Analiza Skolo.