Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
 
==Historio==
 
Kiam sur la sama ideala vojo renkontiĝis la rusa verkisto [[Lev TOLSTOJ|Lev N. Tolstoj]], kiu estis vegetarano, kaj d-ro [[Zamenhof|Lazaro Ludoviko Zamenhof]], kiu estas la iniciatoro de la Internacia Lingvo Esperanto, naskiĝis la ideo de esperantista vegetarana movado.
 
La [[16-a de aŭgusto|16‑an de Aŭgusto]] [[1908]] en [[Dresdeno]] (Dresden), [[Germanio|Germanujo]], fondiĝis la Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Vegetaranoj (IUEV). [[Lev TOLSTOJ|Lev N. Tolstoj]] akceptis la honoran prezidantecon, kaj d-ro L.L. Zamenhof asertis ke li deziras egale aparteni al ĉiuj, ĉu viandomangantoj aŭ vegetaranoj, kaj li deziras esti kaj resti "simpla batalanto" en la movado. Administranto kaj animo de la movado estis la franca René de Ladevéze.
 
IUEV ŝanĝis la nomon al Vegetara Ligo Esperantista (VLE), kaj fine al Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio (TEVA).
 
En la unuaj jaroj, la oficiala Organo de la movado estis VEGETARANO, kaj de [[1927]] ĝis [[1932]] VEGETARANO estis samtempe Organo de VLE kaj de la ne-esperantista IVU (Intemational Vegetarian Union); ĝi enhavis internaciajn informojn pri vegetarismo en la lingvoj Esperanto, angla, franca kaj germana. Aktiva estis la kunlaborado inter la du movadoj.
 
La celo de TEVA estas: “disvastigi Esperanton inter vegetaranoj kaj vegetarismon inter Esperantistoj, cele al respekto al la naturo kaj al ĉiuj vivaj estaĵoj.”