Paul Gottfried Christaller: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
'''Paul Gottfried CHRISTALLER''' (kristaler), germano, desegnisto, modlisto, ĉizelisto kaj prof. por tiuj fakoj en la ŝtata artmetia lernejo en Stuttgart (de 1927 pensiita). Nask. 21 aŭg. 1860 en [[Basel]], Svisujo. Destinita unue por la misiista evangeliana servo, li lernis afrikajn lingvojn, poste studis artmetion en Germanujo kaj Italujo. Diversaj liaj artverkoj troviĝas en Stuttgart, Winnenden kaj [[Kameruno|Kameruno]]. E-isto de 1904.
 
Je 27an de Januaro 1905 li fondis kun tri kunuloj, Hellriegel, Junginger kaj Obermann la unuan Esperanto-grupon en [[Stutgarto]] (Stuttgart), kiu estis samtempe la unua en hodiaŭa Badeno-Virtembergo; je la fino de´l jaro 1905 ĝi havis 22 anojn. Christaller estis ĝia prezidanto ĝis Majo 1933, kiam li demisiis "por ne malutili al la reputacio de nia grupo, mi ja estis pacifisto kaj tiujn homojn oni juĝis kontraŭuloj de la patrujo". Vicprezidanto de [[GEA]], vic-delegito de [[UEA]], 1913-20 [[Lingva Komitato|LK]] dekomence kaj [[Akademio de Esperanto|akademiano]] de 1911. Aŭtoro de grava vortaro Eo-Germana kaj Germana-Eo kaj de multaj gramatikaj studaĵoj, tradukinto de Kantio (Kant). Vasta informa laboro en Suda Germanujo.
 
'''Ĉefaj Verkoj:'''