Philip Glass: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Rainmonger (diskuto | kontribuoj)
Rainmonger (diskuto | kontribuoj)
Linio 13:
Post verkinta filmmuzikon kun Shankar en Francio, Glass veturis, ĉefe pro religiaj motivoj, al norda [[Barato]] je [[1966]], kie li renkontis tibetajn rifuĝintoj. Li renkontis [[Tenzin Gyatso]], la 14-a [[Dalai-lamao]], je [[1972]].
 
Lia distinga stilo estiĝis el lia laborado kun Shankar kaj lia percepto de ritmo en [[hindia muziko]] por tute adicia. Kiam li revenis hejme li rezignis ĉiujn el lia pli fruaj komponaĵoj, kiuj komponiĝis per modere moderna stilo, komparebla al la muziko de Milhaud, Aaron COPLAND, kaj Samuel BARBER, kaj ekkomponis severajn verkaĵojn bazitajn sur adiciaj ritmoj kaj senco de tempo influita de [[Samuel Beckett|Samuel BECKETT]], kies verkojn li renkontis kiam li verkis por eksperimenta teatro. La unua el la fruaj verkaĵoj en tiu [[minimumismo|minimumisma]] idiomo estis la muziko por prezento de la teatraĵo ''Comédie'' (''Komedio'', [[1963]]) de Beckett je [[1965]] por du sopransaksofonoj; la kvara estis arĉa kvarteto (N-ro 1, [[1966]]).
 
===Minimumismo: De ''Strung Out'' ĝis ''Music in 12 Parts''===
Trovante malmulte da simpatio de tradiciaj prezentistoj kaj prezentejoj, Glass fine formis ensemblon en [[Novjorko]] je la malfrua 1960-oj kun kun-ekslernantoj Steve REICH, Jon GIBSON, kaj aliaj kaj ekludis ĉefe en artaj galerioj. Tiuj galerioj estis la nura vera ligo inter muzika minimumismo kaj minimumisma vidarto--krom personaj amikecoj kun vidartistoj, kiuj havis samajn estetikajn interesojn kaj subtenis la muzikajn agadojn de Glass kaj Reich (kaj ofte faris la afiŝojn por koncertoj).
 
{{ĝermo-biografio}}