Pierre Flageul: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Pierre FLAGEUL''' [flaĵöl] (naskiĝis la {{daton|4|oktobro|1878}} en [[Maumusson]] apud [[Nantes]]) estis franca esperantisto, oficisto en la nacia monfabrikejo kaj, flanke, profesoro de [[stenografio]].
 
Li tre interesiĝis pri stenografio, gvidis kursojn, fondis societojn, kunlaboris al multaj stenografiaj gazetoj, adaptis la sistemon [[Émile Duployé|Duployé]] al la [[Brajlo|skribo Braille]] kaj poste al Esperanto. Li gvidis kursojn Esperantajn en [[Paris]] kaj la ĉirkaŭo, faris konstantan propagandon en la stenografiaj medioj per multaj artikoloj, per paroladoj, kursoj, proponoj favoraj al Esperanto en francaj kaj internaciaj kongresoj. Li verkis, skribis kaj presis mem multajn lernolibrojn kaj propagandilojn; li eldonis gazeton ''[[Fluganta Skribilo]].'' Komence de la 1930-aj jaroj estis fondita societo "[[Stenografa Instituto Tutmonda]]" (STT), kiu celas disvastigon de la Stenografio DuplovéDuployé-Flageul. Li estis kunlaboranto de la [[Enciklopedio de Esperanto]].
 
[[Kategorio:Francaj esperantistoj|F]]