'''Uvularoj''' ('''uvularaj konsonantoj, uvulaj konsonantoj''') estas [[konsonanto]]j artikulaciataj per la malantaŭo de la [[lango]] kontraŭ aŭ apud la [[Palata uvulo|uvulo]], tio estas, pli malantaŭe en la buŝo ol [[velaraj konsonanto]]j. Uvularoj povas esti [[halta konsonantohalto|plosivoj]], [[frikativa konsonantofrikativo|frikativoj]], [[nazala konsonantonazalo|nazala halto]], [[trila konsonantotrilo|triloj]], aŭ [[alproksimanta konsonantoalproksimanto|alproksimantoj]]. La IFA ne provizas apartan simbolon por la alproksimanto; la simbolo por la voĉa frikativo anstataŭe uzatas. Uvularaj [[afrikata konsonantoafrikato|afrikatoj]] certe fareblas, sed tre maloftas: ili povas troviĝi en kelkaj afrikaj kaj indiĝenaj amerikaj lingvoj.