Sinjoro Tadeo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Pan Tadeusz 1834.jpeg|right|thumb|200px|Frontpaĝo de la unua eldono]]
[[Dosiero:KostrzewskiFranciszek.Grzybobranie.1860.jpg|thumb|right|200px|''Fungokolektado'' - ilustraĵo al la Libro tria de '''Sinjoro Tadeo'''. Pentris [[Franciszek Kostrzewski]] en 1860]]
[[Dosiero:KostrzewskiFranciszek.Polowanie.1886.jpg|thumb|200px|right|''Ĉaso'' - ilustraĵo al la Libro kvara de '''Sinjoro Tadeo'''. Pentris [[Franciszek Kostrzewski]] en 1886]]
'''Sinjoro Tadeo aŭ lasta armita posedopreno en [[Litovio|Litvo]]. Nobelara historio de la jaroj 1811 kaj 1812 en dekdu libroj verse''' (pole: ''Pan Tadeusz czyli ostatni zajazd na Litwie. Historia szlachecka z roku 1811 i 1812 we dwunastu księgach wierszem'') - [[Pollando|pola]] [[Popolaj eposoj|nacia eposo]] de [[Adam Mickiewicz]] skribita en la jaroj [[1832]]-[[1834]] en [[Parizo]]. Ĝi konsistas el dekdu libroj skribitaj per 13-silabaj versoj.
 
Priskribitaj eventoj daŭras kvin tagojn en 1811 kaj unu tagon en 1812.
 
La libron tradukis al Esperanto [[Antoni Grabowski]] en [[1918]] "''Elektinte unu el la plej karakterizaj pecoj de la pola literaturo, li liveras al ni mirindan ĉefverkon. Traduki ĉi tiun dekmilversan poemon estis titana laboro. G. povis liveri fidelan tradukon de l' originalo, ĝin sekvante preskaŭ laŭverse.''" <ref>Laŭ EdE: N. K., „L. I.“, 1914-20, p: 341.</ref>
 
==Rakonto==
Priskribitaj eventoj daŭras kvin tagojn en 1811 kaj unu tagon en 1812. Tiama [[Respubliko de Ambaŭ Nacioj]], Pola-Litova ŝtato estas [[Dispartigoj de Pollando|dispartigita]] inter tri regnoj: [[Rusia imperio]], [[Prusio]] kaj [[Aŭstrio]]. Pollando malaperis en politikaj mapoj de Eŭropo, malgraŭ ke en [[1807]] Napoleono en prusia parto kreis Varsovian Dukejon.
 
La eventoj de la libro okazas en rusia parto de disigita lando, en [[Litvo]], en vilaĝo Soplicovo. ''Pan Tadeusz'' temas pri du nobelaraj familioj - Soplica kaj Horeŝko, kaj pri amo de du gejunuloj el ambaŭ familioj - titola persono Tadeo Soplica kaj Zosia el Horeŝkoj. La flanka temo estas ribelo de nobelaro kontraŭ rusaj okupantoj (Mickiewicz skribis sian eposon en ekzilo en Parizo, do cara cenzuro lin ne atingis; malgraŭ tio, la libro estis en la imperio malpermesita).
 
==Roluloj==
[[Nobelaro]] estas kolektiva rolulo. Ĉefaj roluloj estas:
*Jacek Soplica (Pastro Vermo) - patro de Tadeo Soplica, murdinto de Tablestro Horeŝko, kaŝita sub monaka sutano planas ribelon kontraŭ moskvuloj
*Tadeo Soplica - frontpaĝatitola rolulo, 20-jaraĝa junulo, filo de Jacek
*Zosia - enamiĝinta en Tadeo, filino de Ewa Horeŝko
*juĝisto Soplica - mastro de Soplicovo, frato de Jacek, eminenta patrioto
Linio 40 ⟶ 42:
*Epilogo
 
===Libro dektria===
Krom dekdu libroj de Mickiewicz, estis ankaŭ skribita la dektria libro - ĝi estas [[pornografio|pornografia]] parodio de la epopeo. Kiel aŭtoro ofte estas opiniata [[Aleksander Fredro]] sed pli probable verkis ĝin Włodzimierz Zagórski (1834-1902). La libro enhavas skribstilon de Mickiewicz, sed estas plena da fivortoj. Ĝi priskribas nokton post geedziĝa ceremonio de Tadeo kaj Zosia.
 
==Filmaj adaptoj==
La unua filma adapto estis kreita en la jaro [[1928]].
 
En [[1999]] [[Andrzej Wajda]] reĝisoris la filmon ''Pan Tadeusz'' kiu atingis grandan sukceson en Pollando.
 
==Ligiloj==
[http://esperanto.pl/page.php?tid=3000 La tradukita teksto de Antoni Grabowski]
 
==Notoj==