Ariel Ŝaron: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Ariel ŜARON''' (אריאל שרון) [ŝaRON] (laŭ [[angla lingvo|angla]] skribo: ''Sharon'') estis israela armea gvidanto kaj politikisto, kiu estis la ĉef-ministro de [[Israelo]] inter 2001 kaj 2006, kiel membro de la centra-dekstra partio [[Likud]]. Li estas konsiderata unu el la plej militemaj kaj nekompromisaj israelaj ĉef-ministroj en historio. Pro lia apopleksio la 4-an de januaro 2006 li nun kuŝas en malsanulejo, kaj li preskaŭ certe neniam plu povos havi aktivan rolon en la israela politiko.
 
Ŝaron naskiĝis en [[1928]] en la israela vilaĝo de [[Kfar Malal]], kiel filo de germana-pola patro ''Scheinermann'' kaj de rusa patrino. En [[1942]], je 14 jaroj, li eniris kvazaŭ-armean [[judoj|judan]] organizaĵon, kiu batalis kontraŭ la [[araboj]] kaj la [[Britio|britoj]]. Li havis brilan karieron en la armeo, kaj en [[1953]] li fariĝis la gvidanto de la "unuo 101", kiu faris serion da venĝ-atakoj kontraŭ la najbaraj arabaj ŝtatoj, kiuj estis tre sukcesaj, sed ankaŭ estis kritikataj, ĉar ili kelk-foje mortigis ankaŭ Arabajn civilulojn, kiel en la vaste kondamnita masakro de [[Qibya]], en kiu pli ol 60 [[Jordanio|jordanianoj]] estis mortigitaj en atako kontraŭ sia vilaĝo.
 
Ŝaron estis grava generalo dum la milito de [[Suez]], la [[sestaga milito]] kaj la milito de [[Jom KipurKippur]]. Li estis tre sukcesa, ĉefe en la [[Milito de Jom-Kipur-milito Kippur]], kiam li fariĝis nacia heroo, tamen li estis ofte kritikata pro sia manko de respekto por la vivo de siaj soldatoj kaj pro sia agresemo.
 
Ŝaron fariĝis membro de la [[Knesset]] (la Israela parlamento) por la unua fojo en [[1973]]. Liaj pozicioj estis dekstraj, kaj li subtenis la movadon de la kolonioj en la [[okupaciataj teritorioj]].
Li estis ministro pri agrikulturo ([[1977]]-[[1981]])) kaj ministro pri defendo ([[1981]]-[[1983]]) en la registaroj de [[MenaĥemMenacĥem Begin]].
 
En [[1982]] li ludis rolon en la [[masakro de Sabra kaj Ŝatila]], kiu okazis dum la milito en [[Libano]]. Jen la faktoj: Kristanaj falanĝistoj eniris la [[Palestino|palestinanajn]] rifuĝejojn nomatajn Sabra kaj Chatila, en [[Bejruto]], kaj mortigis inter 460 kaj 3500 palestinanajn civilulojn. La israela armeo estis aliancanoj de la falanĝistoj, kaj ili regis la regionon. Oni ankoraŭ diskutas, ĝis kiu grado ili respondecas pri la masakro, sed Ŝaron, kiu estis la ministro pri defendo, aperis antaŭ registara komisiono, kiu decidis, ke li havis respondecon en la afero, kaj Ŝaron estis devigata forlasi la oficon de ministro.