Libelo: Malsamoj inter versioj

3 bitokojn aldonis ,  antaŭ 16 jaroj
sen resumo de redaktoj
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: uk:Бабки
Neniu resumo de redakto
Linio 19:
Jam en paleozoiko flugadis super marĉejoj pralibeloj de genroj ''Meganeura'', ''Isophlebia'', ''Tarsophlebia'', ''Orthophlebia'', ''Protolindenia'' kaj aliaj.
Korpo de libelo konsistas el kapo, torako kaj postaĵeto. La kapo de libelo havas du grandajn, okulfrapantajn okulojn, du malgrandajn antenojn kaj mordan buŝan aparaton. La okuloj konsistas el multaj unupartaj okuletoj.
La torako de libelo konsistas el tri segmentoj. El ĉiu segmento elkreskas unu paro de gamboj. La libelo havas du parojn de flugiloj, kiuj elkreskas el dua kaj tria torakaj segmentoj. Tiuj du torakaj segmentoj estas kunkresitaj. Ili tial formas tiel nomatan simtorakon. La simtorako staras rilate al la unua segmento oblikve. Tian pozicion de torakaj segmentoj oni trovas ĉe neniuj aliaj insektoj. Oblikva pozicio de simtorako kaŭzas, ke la flugiloj kompare al aliaj insektoj ne estas rekte super la gamboj.
 
Laŭ formoj de la flugiloj oni distingas tri subordojn de libeloj.
Linio 47:
Gravedigitaj femaloj metas ovetojn per variaj manieroj. Femaloj de kelkaj specioj de libeloj metas ovetojn simple en akvon aŭ ŝlimon. Aliaj libeloj metas ovetojn en akvajn plantojn. Kelkaj femaloj malsupreniras antaŭ metado de ovetoj eĉ sub akvon. Dum la metado ili spiras per aerovezikoj sur siaj torakoj.
 
La libeloj estas ankaŭ intergastigantoj de parazitoj, precipe parazitaj vermoj. Trematodoj de genro ''Prosthogonimus'' el familio ''Plagiorchidae'', parazitas en birdoj. La trematodoj estas malgrandaj vermoj, kiuj kaŭzas inflamojn de ovoduktoj. Afektitaj, malsanaj birdoj, gastigantoj de trematodoj, metas ovojn sen ŝeloj, ĉar ovodukto estas afektita per inflamo kaj ne povas krei ŝelon. Ovo sen ŝelo estas unu simptomo de malsano kaŭzata per la trematodo. AdultajAdoltaj trematodoj metas ovetojn en ovoduktoj. La ovetoj de trematodoj trairas per kloako kaj kun fekaĵoj de afektita birdo ili venas en akvon. Elkoviĝintaj larvoj de trematodoj evoluas en la unua intergastiganto, akva heliko de genro ''Bythinia''. Poste la larvoj ŝanĝas siajn formojn kaj ankaŭ intergastiganton. La dua intergastiganto estas larvo de libelo. La larvoj de trematodo enkistiĝas en intestino de larvo de libelo. Akvaj birdoj, ekzemple anasoj, povas infektiĝi, se ili voregus larvojn de libeloj vivantajn en akvo. Aliaj birdoj, ekzemple kokinoj, povas infektiĝi, se ili kaptas imaginojn de libeloj. Prevento de malsano estas simpla: eviti okazojn, kiam kortbirdoj povas kapti larvojn aŭ imaginojn de libeloj. La kortbirdoj kaptas libelojn precipe matene, ĉar la libeloj matene estadas rigidaj.
 
La libeloj havas en naturo multe da malamikoj. Ili havas proprajn insektajn parazitojn, ekzemple mikrosporidiojn. Larvoj de libeloj estas nutraĵo de fiŝoj. Ankaŭ adultajadoltaj libeloj estas nutraĵo de multaj bestoj, ekzemple araneoj, vespoj, krabroj, fiŝoj, amfibioj, reptilioj, birdoj kaj mambestoj. Ili estas endaĝerigataj per poluado de vivmedio.
 
Grandaj larvoj de libeloj povas kapti fiŝetojn, sed multe da larvoj de libeloj kaptas larvojn kaj ĥrizalidojn de kuloj. Imaginoj de libeloj kaptas imaginojn de kuloj. Tial la libeloj estas tre utilaj bestoj. Tio estas grava precipe en subtropikaj kaj tropikaj landoj, kie kuloj evoluas en rizkampoj kaj kaŭzas grandajn sanitarajn problemojn, ekzemple per transmito de malario, elefantiazo kaj flava febro.
Sennoma uzanto