Aleksandr Postnikov: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksimo (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto

Maksimo (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[FamajGravaj esperantistoj]]>>[[Rusaj esperantistoj]]

'''Aleksandr' Alekse'jeviĉ PO'STNIKOV''' -- ([[1880]]-[[1925]]) -- la fama Rusuja esperantisto, kiu arnĝisaranĝis kaj okazigis la unuan Rusian Kongreson de Esperantisoj en [[1910]] en [[Peterburgo]].
Aleksandr POSTNIKOV estis brila kaj neordinara persono en la Rusia Esperano-movado en la komenco de la 20-a jarcento, sed dum multaj jardekoj tiun nomon kovris la kurteno de prisilentado. En [[1911]] li estis arestata kaj akuzata pri spionado. La [[26-a de aŭgusto|26-an de aŭgusto]] [[1911]] la Juĝistaro de Peterburga Milit-Distrikta Juĝejo deklaris la verdikton. A. Postnikov estis senigita de ĉiuj rangoj, ordenoj, surbrusta akademia signo, posedrajtoj kaj kondamnita al 8-jara bagnado.

==Biografio==

Aleksandr POSTNIKOV naskiĝis la [[23-a de julio|23-an de julio]] [[1880]] en [[Kovno]] en nobela familio. La familio de Alekse'j Postnikov (lia patro), ekskolonelo estis granda: Aleksandr havis kvar fratojn kaj fratinojn (Rigardu [[Feodor POSTNIKOV]]).
La patro, dizirante vidi siajn filojn heredantoj de militista dinastio, sendis ilin, unu post alia, en [[Pskovo|Pskovan]] [[Kadeta lernejo|Kadetan lernejon]]. Aleksandr finis tiun en [[1897]], poste finis la Militan Altlernejon en [[Pavlovsk]], apud [[Sankt-Peterburgo]] en [[1899]]. La signojunkro Postnikov elstaris ne nur pro sukcesa studado de artileria merito, sed ankaŭ pro perfekta posedo de fremdaj lingvoj kaj pro verkado de patriotismaj poemoj.
Post finstudo Aleksandr militservis en [[Transkaŭkazio]]. En [[1900]] li trafis la Unuan Orient-Siberian Artilerian brigadon kaj partoprenis la [[Ĥinuja militiro|Ĥinujan militiron]], enterprenitan de internaciaj trupoj por subpremi la [[Boksera ribelo|"Bokseran" ribelon]].
En [[1903]] A. Postnikov sukcesis pasi selekton por studentiĝi en la [[Akademio de la Ĉafŝtabo]] Pro sukcesa studado A. Postnikov estis honorigita per la surbrusta signo de la Akademio. Krom studado, li ekde marto [[1904]] ĝis septembro [[1905]] partoprenis la [[Rus-Japana milito|Rus-Japanan militon]] Dum tiu milito la [[subleŭtenanto]] Postnikov partoprenis 27 batalojn kaj kelkfoje ricevis honorigon de la registaro. En la aĝo de 25 jaroj li ricevas la rangon de [[stab-kapitano].
Post reveno en Sankt-Peterburgon A. Postnikov provizore estas roton de la [[Preobraĵenskij regimento]] ĝis oktobro [[1909]]. De tie li foriras al rezervo.

--===Esperanta agado--===
La E-agadon de A. Postnikov ni povas sekvi ekde [[1907]]. Li laboris tre aktive, multe vojaĝis, propagandis Esperanton en Volga regiono kaj ĉe la bordo de la [[Nigra maro]].

En [[1908]] dank' al unuiĝo de la Peterburgaj societoj "[[Espero]]" kaj "Esperanto" estis fondita la [[Ruslanda Ligo Esperantista]] ([[RLE]]) Kiel pezidanto de tiu ligo estis elektita A. Postnikov. Aleksandro ankaŭ revivigis la revuono "[[Ruslanda Esperantisto]]", farinte ĝin oficiala organo de RLE. En 1909 li reprezentis Ruslandon en [[5-a UK 1909|la V-a Tutmonda Kongreso de Esperanto]] ([[Barcelono]], [[Hispanio]]).

En 1910 A. Postnikov aranĝis la unuan Rusian Kongreson de Esperantisoj, kiuj kunigis diversajn societojn de Rusujo. En la kongreso partoprenis ankaŭ doktoro [[L. L. ZAMENHOF]]. A. Postnikov opiniis, ke por disvastigo de Esperanto tre gravas ricevi subtenon de la regnestro. Li tiurilate atingis kelkajn gravajn sukcesojn: li ricevis dankleteron de la imperiestrino [[Aleksandra Fjodorovna|Aleksandra Fjodorovna Romanova]] pro la donaco (lernolibroj kaj vortaroj de Esperanto), kiun li faris al la grandprincino [[Olga Nikolajevna]]; en majo Postnikov aranĝis la decidon de la Ministerio de Komerco kaj Industrio pri sendado de oficiala reprezentanto de la Minesterio al [[6-a UK 1910|la VI-a Tutmonda kongreso]] ([[Vaŝington]]).

En 1910 Aleksandr POSTNIKOV ankaŭ fondis la "[[Universala Ligo|Universalan Ligon]]". Dum la Vaŝingtona kongreso okazigis unuan kunvenon de ĝi.

===Posta sorto===
Subite, 28-an de marto 1911 li estis arestata. Post la aresto de la prezidanto de RLE en Peterburgo okazis traserĉoj en la loĝejoj de multaj esperantistoj. Aleksandr POSTNIKOV estis akuzata pri spionado, ĉar en unu el bankoj oni trovis 200-rublan kvitancon kaj konstatis, ke tiun sumon pagis eksterlanda agento.

La 26-an de aŭgusto la Juĝistaro de Peterburga Milit-Distrikta Juĝejo deklaris la verdikton. A. Postnikov estis senigita de ĉiuj rangoj, ordenoj, surbrusta akademia signo, posedrajtoj kaj kondamnita al 8-jara bagnado.

Ruslanda Esperanto-movado tuj distanciĝis de A. Postnikov, nomante lin "hazarda persono en la movado". Sed RLE estis malfermita.

Aleksandr POSTNIKOV estis liberigita aprile [[1917]] pro [[Februara revolucio]]. Li estis amnestiita kiel politika ekzizito.

Post reveno al [[Petrogrado]] oni al Postnikov reatribuis la kapitanan rangon, poste en la sama jaro li ricevis la rangon de kolonelo de Ĉefstabo.

En decembro 1917 Postnikov okokupiĝis pri socia agado: li estis elektita de la Ligo de [[Socialistoj-Universaljeroj]] kiel membro de [[Petrograda Soveto]]. En [[1919]] li havis postenon de stabestro en la Stabo pri defendo de fervojoj kaj poste -- ĉefo de la stabo de interna gardo.

Junie [[1919]] Postnikov estis arestita, kaŭze ke li estas "[[Blanka Gvardio|blankgvardiano]] kaj nefidinda persono". Poste li estis liberigita kaj denove oficis, sed decembre oni denove arestis lin, akuzis pri "kontraŭrevolucia agado" kaj restis en koncentrejon. La [[Centra Plenumkomitato]] nuligis la juĝverdikton en oktobro [[1920]]. Postnikov estis liberigita kaj ĝis novembro [[1921]] instruis militarton en la kursoj por militistaj gvidantoj en [[Mogiljov]]. En novembro 1921 A. Postnikov estis denove arestita. Oni suspektis lin pri spionado kaj kondamnis al 2 jaroj da ekzilo en koncentrejo, sed subite oni nuligis la verdikton kaj en majo [[1922]] li estis liberigita. Ĝis oktobro [[1924]] A. Postnikov instruis strategion diversloke. En oktobro 1924 li restis sen laboro. En la fino de marto [[1925]] estis arestitaj multaj membroj de la Ligo de Socialistoj-Universaljeroj; inter ili ankaŭ la prezidanto de la Ligo, Aleksandr Postnikov. Oni opiniis la Ligon kontraŭrevolucia organizaĵo. La juĝproceso kontraŭ la membroj de la Ligo okazis la 19-an de junio 1925.

Edzino de Postnikov, estinte sekretario de la Ligo de Socialistoj-Universaljeroj, estis kondamnita al 3-jara ekzilo en koncentrejo. La similajn verdiktojn ricevis aliaj socialistoj. Nur unu persono estis kondamnita al pafekzekuto. Tiu persono estis Aleksandro Postnikov. La saman nokton la verdikto estis plenumita.

Ĉiuj kondamnitoj de la juĝproceso estis rehabilititaj nur en [[1993]].

==Fontoj==
'''daŭrigota'''
*[[Anatolo SIDOROV]] "A. A. Postnikov: vivo kaj agado de rusa oficiro"
*[[Mikaelo BRONŜTEJN]] "Dek tagoj de kapitano Postnikov" (originala historia romano en Esperanto pri eventoj en Rusia Esperantujo antaŭ cento da jaroj (2004). ISBN 5-86038-027-5.