Burgoj de Manderscheid: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
 
== La burgoj de Manderscheid ==
 
Linio 11 ⟶ 10:
La supra burgo situas sur ebenigita montopinto. Kiel vi ankoraŭ povas vidi, triangulforman eksteran muron kaj kvinetaĝan burgturon. De la turo oni havas bonan rigardon al la malsupra burgo kaj al la urbo.
 
== Historio ==
 
La nomo Manderscheid estas unuafoje menciita en atesto pri donaco (donacio) de Otto IIa, kiu donacis la lokon al la arkiepiskopo kaj princelektisto de Treviro en la jaro 973. Eraro estas la ofte legebla aserto, ke temas pri la burgo. Ĝi estas menciita unuafoje nur dum la kverelo de grafo Henriko la Blindulo de Namuro-Luksemburgo kaj arkiepiskopo Albero de Treviro pri la Abatejo St. Maxemin de Treviro inter 1141 kaj 1146. La nobeloj de Manderscheid aperis unuafoje en la jaro 1142 en listo de atestantoj de donacio. La loko Obermanderscheid (supra Manderscheid) poste fariĝis treveria subdistrikta oficejo (kurtrierisches Amt), sed la oficejo ne troviĝis en la burgo sed en vinfarejo de la vilaĝo. En 1332 la princelektisto Baldueno de Treviro donis al la loko la rajton de urbo (Laŭ aliaj fontoj tio donis reĝo Ludoviko la Bavaro). La ĉi-lokaj posedaĵoj de la princelektistoj de Treviro kvazaŭ formas pontokapon en la ĉirkaŭanta luksemburga teritorio. En la jaro 1673 francaj trupo detruis la burgon, kiu tiam ankoraŭ estis Trevira posedaĵo.
 
== Nuntempe ==]]
 
La ruino de la supra burgo estis 1921 tute stabiligita kaj konservita de la komunumo de Manderscheid, kies posedaĵo ĝi intertempe estis. Ekde tiam la vizitantoj povas libere aliri la ruinon.
La malsupra burgo Die Niederburg