Jekaterina Daŝkova: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
Princino '''Jekaterina Romanovna Voroncova-DAŜKOVA ''' (naskiĝis la 28-an de marto en 1743 (aŭ 1744) en Sanktpeterburgo kaj mortis la 16-an de januaro 1810 apud Moskvo) estis kunklaĉistino de Katerina la 2-a (la Granda), fervora apoganto de rusa literaturo siaepoka, prezidantino de la Sankpeterburga Scienca Akademio kaj tiu de la Rusa Akademio.
 
Li naskiĝis en la influhava Voroncov-familio, edziniĝis en 1759 al princo Miĥail Ivanoviĉ Daŝkov. Post kiam edzo de Katerina - kiel Petro la 3-a - surtroniĝis (la 5-an de januaro 1762), Daŝkova aliĝis al komplota grupo, kiu volis detronigi lanovan caron kaj surtronigi ties filon kaj igi regento Katerina. Li partoprenis poste eĉ en la puĉo mem (28-an de junio 1762), kiu surtronigis Katerina.
 
Kvankam ŝi politike apogis la carinon, ŝian influon neglektis influo de Grigorij Orlov, amato de la carino, pli frua amato de Daŝkova. Tio malgraviĝo damaĝis la junan princinon, Daŝkova tiel forlasis Rusion en aŭtuno de 1762 kaj revenis nur en majo de 1779 (aŭ en 1782) por antaŭhelpi karieron de ŝia filo. Dume li travojaĝis tutan Eŭropon kaj konatiĝis kun eminentuloj de la franca klerismo, partoprenis en kulturaj rondoj.
 
Post ŝia reveno, Katerina nomumis ŝin en januar ode 1783 gvidanto de la Sanktpeterburga Arta kaj Scienca Akademio (oni aperigis tutan verkaron de Lomonosov en 6 volumoj). Ŝi iĝis en 1783 eĉ prezidanto de la Rusa Akademio, kies fondon iniciatis Daŝkova, por helpi uzon kaj analizon de la rusas lingvo. La institucio kompilis eĉ rusan difinan vortaron, kiu klarigis 43 mil da rusaj vortoj.