Publika telefono: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 13:
Uzado de tiuj telefonoj komenciĝis jam en la fruaj tempoj. En Hungario abonulo havanta permesilon kaj bonajn cirkonstancojn, rajtis reklami sian telefonon publika. Abonulo devis pagi duoblan abontarifon, sed la uzuloj devis pagi moneron al la abonulo.
 
Poste oni surstrate muntis telefonojn kune kun kirasa monujo kaj monopesilo. Se la uzulo levis la telefoneton, telefonistino anonciĝis. Ŝi permane faris interligon al la vokito, se la vokito estis preta paroladi, la telefonistino diris al la uzulo: ĵetu moneron en la telefonaperturo. Post la enĵeto anonciĝis karakteriza bruo-tintilado, tion aŭdis la telefonistino kaj faris parolkontakton inter la uzulo kaj la vokito.
 
Post ekfunkcio de la aŭtomataj [[telefoncentralo]]j estas diversaj truoj en la aparato. La valida monero aŭ ĵetono povas fali en la pesilon, la pli grandaj kaj pli malgrandaj forlasas la aparaton. La samo okazas en la pesilo. Spite la lertajn kontrolojn, ofte trompistoj telefonadas senpage aŭ ŝtelistoj forigas la monujon. La karta telefono ne estas escepto, lertaj trompistoj faras el nevalidaj kartoj validajn kartojn.