László Nagy (poeto): Malsamoj inter versioj

hungara poeto, literatura tradukisto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 18:51, 9 feb. 2005

Nagy László ( 17-a de julio 1925, Felsőiszkáz – 30-a de januaro 1978, Budapeŝto) KOSSUTH-premiita poeto en Hungario.

Li devenis el kamparana familio, li studis en mezlernejo de la urbo Pápa. Inter la jaroj 1946 kaj 1952 li vivis en Bulgario. tie li ekkonis la literaturon. Lia unua volumo „Tűnj el fájás” (Malaperu, doloro!) aperis en 1949. Post sia reveno al Hungario li redaktis la gazetojn Kisdobos (Kiŝdobox = Pionereto) kaj Élet és Irodalom (Vivo kaj Literaturo).

En sia volumo Deres Majális (Prujnoza Majalo, 1957) li publikigis siajn poemojn ĝis tiam ne eldonitajn. La ludema tono de lai unua etapo poste morniĝis, en lia poezioaperis turmentaj vizioj, animbaraktoj. Al lia poezio efikis la popolpoezio kaj la popoleska superrealismo de poeto Attila JÓZSEF. Li estis inicita interpretisto de la bulgara poezio, tiajn siajn elektitaĵojn li publikigis en du volumoj: Szabják és citerák (Sabroj kaj citroj, 1953), Sólymok vére (Sango de l’ falkoj, 1960)

Donu la Dio (Adjon az Isten)

Donu la Dio
fortunon!
amon, varmegan
bakfornon,
en mian vakan korbon
grenon,
en mian orfan manon
manpremon,
flamon en mian lampon,
mi ne devu
antaŭtempe en lito
kuŝadi,
por demando respondon
sendu Li,
por ke mia kredo
ne disfalu,
donu la Dio
lumojn,
antataŭ tombejoj
vivon-
por mi la peto
estas granda honto,
Li donu, eĉ se
mi ne petas.

Traduko de Tibor PAPP