Batalo ĉe la Somme: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: La batalo de Somme (1-an de julio 1916 - 13-an de novembro) estis unu el la plej sangaj bataloj dum la unua mondmilito, kiun iniciatis la aliancanoj. En tiu batalo aperis unuafoje la...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 17:36, 9 jul. 2007

La batalo de Somme (1-an de julio 1916 - 13-an de novembro) estis unu el la plej sangaj bataloj dum la unua mondmilito, kiun iniciatis la aliancanoj. En tiu batalo aperis unuafoje la tankoj, sed la batalo estis sensukcesa el vidpunkto de la aliancanoj.

La britoj kaj la francoj ekis la atakon en 35km-on larĝa strio, norde de la rivero Somme. La germanoj atendis la atakon en bone elkonstruita defenda sistemo.

La sturmon de la brita soldaton enkondukis unusemajna artileria pafado, kiu estis senefika. En la unua tago de la atakoj, la britoj perdis 20.000 soldatojn, en septembro aperis la brita tanko sur la batalkampo,sed tio ne influis la batalon. En oktobro la daŭra pluvado igis kot-maro la batalkampon kaj la aliancanoj povis antaŭeniĝi nur 8 km.

Dum la bataloj perdis la germanoj 650.000, la francoj 195.000 kaj al britoj 420.000 soldatojn (mortis, vundiĝis, kaptiĝis).

La batalo de Somme iĝis sinonimo de la vana kaj ĝenerala buĉado. La alainacanoj atingis nur, ke la germana premo je Verdun malpliiĝis.