Ágoston Marich: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Agoston -> Ágoston; "nuntempe" nuligita + pasinteco (li ne povas esti 121-jara)
e + ankaŭ (li vivis ne nur tie)
Linio 4:
[[Enciklopedio de Esperanto - M|EdE-M]]
'''Ágoston MARICH''' (mariĉ), hungaro, estis poŝtoficisto, poste policoficisto; li vivis ankaŭ en Nederlando. Nask. 19 nov. 1883 en [[Budapest]]. E-isto de 1901 kaj komencis sian agadon kiel sekr. de la unua EO en B. Baldaŭ fariĝis kaj ĝis la milito restis ĉefa aganto en la hungara E-movado. Post la milito li havis gravegan rolon en la polica E-movado. Fondis kaj eldonis ĉ. 10 gazetojn, el kiuj kelkaj aperis nur unu n-re. Pli gravaj estis la gazetoj „La Verda Standardo“ (fond. 1907) kaj „La Polico“ (fond. 1922). Verkis prop. broŝuron 1909, kiu aperis ankaŭ germane kaj rumane, kompilis gramatikon, 1908, ktp. - Pri lia intecesa kariero 1. en la artikoloj „Hungarujo“ (p-227) kaj „Polico“. Komp. ankaŭ la konstatojn de E. Drezen („Analiza Historio“, p: 63-64, 73), kiu diras i. a., ke M. apartenis al tiuj, kiuj entreprenis iun faron tute sen atento de normalaj ebloj. Li estis ankaŭ unu el la plej grandaj E-kolektistoj.