Nikolao Nekrasov: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
e kategoria ordigilo "Nekrasov, Nikolao"
Linio 2:
 
==Biografio==
Nekrasov naskiĝis la 18an18-an de decembro [[1900]] en Moskvo. Ĵurnalisto, li laboris en la eldonejo ''Moskva laboristo''. Li esperantistiĝis en [[1915]].
 
En 1918-19, li estis prezidanto de Tutrusia Ligo de junajJunaj esperantistojEsperantistoj kaj redaktoro de ''[[Juna Mondo]]'', kiun li mem kompostis en la presejo. Je la 1-a de junio en 1922 Nekrasov kun [[Gregoro Demidjuk]] fondis la kulturan revuon ''[[La Nova Epoko]]'', kiu iĝis unu el la organoj de [[SAT]]. En 1923 li iĝis membro de la Centra Komitato de [[SEU]], tiam gvidata de [[Ernest Drezen|Ernesto Drezen]]. Li speciale okupis sin pri historio kaj kritiko de la Esperanto-literaturo, ideologio de la proleta revolucia E-movado, nacia problemo kaj [[kosmoglotiko]].
En ''[[La Nova Epoko]]'' li publikigis plurajn eseojn pri esperanta literaturo (pri [[Julio Baghy|Baghy]], [[Hendrik Bulthuis|Bulthuis]], [[Teodor Jung|Jung]], [[Nikolao Hohlov|Hohlov]], [[Eŭgeno Miĥalski|Miĥalski]], [[Devkin]], [[Stanislav Schulhof|(Stanislav?) Schulhof]], k.a.). Liaj kritikoj eliris ĉefe el originala sociologia vidpunkto, sed samtempe li multe atentis la lingvan flankon de la verkoj.