Enhavo forigita Enhavo aldonita
Oryanw (diskuto | kontribuoj)
movis iujn mesaĝojn al Vikipediista diskuto:Oryanw/arĥivo-grm1
Oryanw (diskuto | kontribuoj)
movis iunjn mesaĝojn al Vikipediista diskuto:Oryanw/arĥivo-lex1
Linio 77:
Mi tute konsentas kun OryanW pri la respektivaj signifoj de ''kontrol'' kaj ''reg''. Ankaŭ PIV2 ripetas ke "Oni ne uzu '''kontroli''' en la senco de '''regi, gvidi'''. Post Zamenhof kaj Waringhien ŝajnas ke Duc Goninaz kiu estis universitata profesoro pri la rusa lingvo plu aprobas ke oni ne konfuzu tiujn radikojn. Du lingvoj ne sufiĉas por ke oni enkonduku tian konfuzon en esperanton : ĉar ja temas pri du apartaj konceptoj kaj eĉ se troviĝas du gravaj mondlingvoj (la rusa kaj la angla, la lingvoj de la plej potencaj rega/intoj kiuj eble emas kredi ke kion ili kontrolas tion ili regas :-) tio ne pravigas ke tia konfuzo eniru esperanton. Mi fakte laste batalis kontraŭ tia evoluo en la franca, ĝis kiam oni rimarkigis al mi ke la signifo de la vorto en la franca nun alprenis tiun de sia falsa amiko el la angla (temis pri ''éditer'' -eldoni- kiu ne estis la traduko de ''to edit'' -redakti-, sed nun franclingvaj vortaroj aldonis la angladevenan signifon). Tian cedeman evoluon en la franca estas laŭ mi tute evitenda en esperanto : alportus nur konfuziĝon, ne-(aŭ mis-)komprenon de malnovaj tekstoj, kaj peerdon de klareco. Mi reagas al tia cedemo kvazaŭ mi volus ke la vorto "tempo" povus signifi "vetero" nur pro tio ke en mia lingvo (kaj certe en kelkaj aliaj) oni konfuzas ilin. Ne ! en esperanto estas du apartaj vortoj por du apartaj konceptoj, ni ne lasu la signifojn konfuziĝi pro tio ke unu aŭ eĉ pluraj gravaj lingvoj emas konfuzi ilin. [[Vikipediisto:ArnoLagrange|<font color="green">Arno</font> <font color="blue">Lagrange]]</font>&nbsp;[[Vikipediista_diskuto:ArnoLagrange|✉]] 07:34, 5. Dec 2006 (UTC)
:Dankon, Arno (se mi povas tiel mallonge nomi), pro la informo pri PIV2 kaj pro la pasia defendo de konservativismo ĉe ''kontroli''. Mi ankaŭ tre ĝuis la parol-ludon. Kiel multaj bonaj ŝercoj ĝi entenas iom da tiu amara spico, vero. Kvankam ankaŭ mi opinias, ke protekto de la ĝusta kompreno de la jama literaturo Esperanta povas pli gravi ol la internacieco de nova signifo por malnova vorto, mi esperas aŭdi de parolantoj de aliaj lingvoj antaŭ ol mi demandu de Amikeco, ĉu bone ke mi rekomencu redaktadi pri ''kontroli'' kaj ''regi''. Mi vidas en ReVo, ekzemple, ke kaj la germana kaj la portugala havas parencajn vortojn, ''kontrollieren'' kaj ''controlar'' respektive. ''[[Vikipediisto:Oryanw|O'RyanW]]'' ([[Vikipediista_diskuto: Oryanw |☺]] [[Speciala:Contributions/Oryanw|₪]]) 01:13, 8. Dec 2006 (UTC)
 
== Loka kaj lokala ==
Kara Amikeco: Vi tute pravas pri ''loka'' kaj ''lokala'' en la artikolo [[Igor Smirnov]]. Ankaŭ PIV diras tion. Mi eraris. Mi fuŝis tion dum mi serĉis ekzemplerojn de ''kontrol''. Estis malfrue, mi lacis, kaj komencis ne sufice zorgi. Mi pardonpetas. Fakte, mi pensas, ke mi faris la saman eraron en iu alia artikolo. Nun-momente, mi devas denove iom ripozi, sed post kelkaj horoj mi serĉos tiun alin fuŝon por malfari ĝin. Multan dankon pro via atento kaj rimarkigo. ''[[Vikipediisto:Oryanw|O'RyanW]]'' ([[Vikipediista_diskuto: Oryanw |☺]] [[Speciala:Contributions/Oryanw|₪]]) 23:07, 1. Dec 2006 (UTC) p.s. Mi eniris la redaktejon per la "+" klavo, kaj la programo nun ne permesas al mi skribi resumon! Ĉu en ordo? ''[[Vikipediisto:Oryanw|O'RyanW]]'' ([[Vikipediista_diskuto: Oryanw |☺]] [[Speciala:Contributions/Oryanw|₪]]) 23:07, 1. Dec 2006 (UTC)
: Ĝi metas resumon mem, aŭtomate, el la temlinio, kiun vi plenigis. :) Dankon pro via konstruema reago. - [[Vikipediisto:Amikeco|Slavik IVANOV]]
 
== Ekzemplo kaj ekzemplero ==
: Pri la ĉi-supra komento mem, kontrolu ankaŭ la jenan paron: ''ekzemplo'' kaj ''ekzemplero''; mi <u>kredas</u> ke supre estu ''ekzemplojn''. (Jen tute ne kritiko de vi, nur interesaĵo.) Bonan ripozon! [[Vikipediisto:Sok Na Men Sui Lui|Sok Na Men Sui Lui]] 23:19, 1. Dec 2006 (UTC)
::Mi konsentas. Dankon! Mi havas dosieron en kiu mi metas rimarkigojn pri miaj literumaj eraroj en la angla. Antaŭ kelkaj tagoj mi ekpensis, ke mi komencu ion similan por mia Esperanto. ''Ekzemplero/ekzempo'' estos la unua listero! Kvankam mi scias la diferencon, estas ankaŭ tre utile konsciiĝi, ke mi faras tiun eraron. Sinceran dankon! ''[[Vikipediisto:Oryanw|O'RyanW]]'' ([[Vikipediista_diskuto: Oryanw |☺]] [[Speciala:Contributions/Oryanw|₪]]) 23:33, 1. Dec 2006 (UTC)
::Mi cerbumis pri ĉi tiu afero. Ĝi ronĝis mian menson. Kaj mi finfine kontrolis en PIV. Nun mi opinias, ke mi tro rapide konsentis supre! Oni provizas ''ekzemplojn'' por klarigi ion alian. Ĉi tie ne ekzistas ia tio alia. ''Ekzempleroj'' estas kiel individuoj de la sama raso, muldaĵoj el la sama muldilo. PIV diras ke ekzempli estas transitiva kaj signifas: ''Klarigi per ekzemplo''. Do, <u>ekzemple</u>, sur unu paĝo povus troviĝi (ni diru) kvin <u>ekzempleroj</u> de la vorto ''birdo''. Ili povas ekzempli la ideon vorto, sed de la vorto ''birdo'' ili estas ekzempleroj. En angla fakterminoj, tiuj kvin nomiĝas "tokens", dum la vorto ''birdo'' nomiĝas "type". Sed, kiun vorton ni prefere uzas en Esperanto, tio povas esti alia afero. :-) ''[[Vikipediisto:Oryanw|O'RyanW]]'' ([[Vikipediista_diskuto: Oryanw |☺]] [[Speciala:Contributions/Oryanw|₪]]) 05:13, 2. Dec 2006 (UTC)
::: Eble ne sciante, nek celante tion, vi ĵus antaŭenmovis mian scion de la angla. Antaŭe mi ne tre bone komprenadis, kio estas ''token''. :) - [[Vikipediisto:Amikeco|Slavik IVANOV]] 00:58, 3. Dec 2006 (UTC)
 
== saktolo -skatolen? ==
Linio 182 ⟶ 172:
 
 
== [[:es:Naísmo]] ==
 
[[Vikipediisto:Ombresaco|Ombresaco]] ligis al ne jam ekzistinta [[:es:Naísmo]] - tial vi trovis ĝin ne funkcianta; kreis ĝin mi kiel redirektilo al ekzistanta [[:es:Naismo]]. (atentu pri '''í''' kaj '''i''') {{alss}} 17:52, 15. Jan 2007 (UTC)~
 
== Besto-Bienaĵoj ==
 
Saluton, O'Ryan! Dankon pro via danko. :) Pri "rolulo", en [[ReVo]] estas:
Persono en fikciaĵo, teatraĵo, kinaĵo, rakonto
Ankaŭ en ReVo troviĝas "rolisto", difinita kiel egala al "aktoro". Ŝajnas logike tiel, ĉu ne? Rol-ul-o koncernas homon de rolo kaj rol-ist-o koncernas profesion de rolo. :) Pri PIV, mi ne scias.
(Cetere, tre plaĉas al mi la libro. :)) Mi legis ĝin en la portugala la lastan jaron, kaj unu el miaj profesoroj sugestis legi ĝin por politikscienca kurso.) --[[Vikipediisto:Raonisousa|Raoni Sousa]] 20:29, 14. Mar 2007 (UTC)
 
 
 
== Pri basketbalo kaj korbopilk(ad)o ==
 
Saluton, Oryanw! Mi estis ŝanĝinta vortojn kun "korbopilk" al vortoj kun "basketbal" en la artikolo [[Universitato Kentukio]], ĝuste pro tio, ke multaj konfuzas korbo''pilko''n kaj korbo''pilkado''n. Se oni sekvas la logikon esprimatan en "Fundamentaj reguloj de la vortteorio en Esperanto" (de [[René de Saussure]]), ni havas:
korbopilko = objekto pilk karakterizata de objekto korb
korbopilkado = agado karakterizata de objekto pilk karakterizata de objekto korb
Tio estas, dum korbopilko estas pilko (la ludilo mem), korbopilkado estas agado, kiun korbopilko karakterizas. Se laŭ PIV korbopilko estas sporto, bedaŭrinde tio estas misaĵo.
Krome (laŭ mi) "basketbalo" estas preferinda, je kultura vidpunkto. Neniu povas aserti, ke la celata ludo estas la sola ludo en la mondo karakterizata de pilko karakterizata de korbo. La samo validas pri futbalo/piedpilkado, handbalo/manpilkado (ĉu nur en tiu sporto estas pied/man+pilk?). Krome, ili ŝajnas sufiĉe (tio estas, pli ol aliaj vortoj esperantigitaj laŭ la 15-a regulo) internaciaj.
Kion vi pensas pri la afero? Amike, [[Vikipediisto:Raonisousa|Raoni Sousa]] 23:03, 3. Apr 2007 (UTC)
 
 
==Logiko estas samgrade rezonado kiel indukcio.==
Pri la artikolo [[Scienca metodo]]:
 
Nu, eble vi pravas, ke aldoni pruvo estas erara. Sed tiakaze ĉu ne ankaŭ, ke la ekzemplo en PIV (1970) logika indukto devus estis erara kaj kontraŭdira? Amike, Bill O'Ryan ☺ ₪ 10:11, 1. Maj 2007 (UTC)
:La eraroj -se entute eraroj estas- ne estas samnivelaj. En la frazo "Indukcia rezonado ne estas logiko" oni asertas ke iu formo de rezonado (indukcia rezonado) ne samas alian formon (logiko - kiu laŭ PIV estas "kohera k konsekvenca" rezonado). La respondeculo de tiu aserto pravas aŭ ne, sed ne tie kuŝas la problemo: la frazo gramatike estas kohera. Se vi diras "Indukcia rezonado ne estas logika '''pruvo'''", vi komparas ''rezonadon'' kun ''la '''rezulto''' de alia formo de rezonado'', kio estas erara laŭ la formo, ne laŭ la signifo. Kiam en PIV oni proponas la ekzemplon "Logika indukto" tio estas efektive erara/kontraŭdira rilate la aserton de la artikolo de Viki, sed ne laŭ gramatika vidpunkto. Oni nur "logike" povas aserti ke almenaŭ unu el la du (PIV kaj Viki) eraras....Amike --[[Vikipediisto:Ssire|Ssire]] 12:31, 1. Maj 2007 (UTC)
::Dankon. Nun mi multe pli bone komprenas al kio vi celis; vi pravas, ke mia redaktaĵo estis semantike nekohera. Fakte mi pretervidis tion, ke vi ŝanĝis ''logik'''a''''' al ''logik'''o'''''; antaŭ ol mi aldonis ''pruvo'' la frazo tekstis ''logika''. Se ne certas ke eraras diri ke ''indukto estas logika'', eble iom pli klarus se ni aldonus la vortojn: '', kaj ne povas provizi pruvon.'' Amike, ''[[Vikipediisto:Oryanw|Bill O'Ryan]]'' [[Vikipediista_diskuto: Oryanw |☺]] [[Speciala:Contributions/Oryanw|₪]] 02:20, 2. Maj 2007 (UTC)