Floréal Martorell: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 11:
}}
 
Li estas la filo de kataluna [[anarkiismo|anarkiisto]], kiu [[ekzilo|ekziliĝis]] al [[Tuluzo]] post malvenko en la [[Hispana Enlanda Milito]] ([[1939]]). Li fondis [[EUROKKA]]-n, kreis la Esperanto-muzikan eldonejon [[Vinilkosmo]] kaj la gazeton [[Rok-gazet']], kaj partoprenas en la organizado de multaj Esperanto-muzikaj prezentaĵoj. Ekzemple, li estis la ĉefa agento de [[KAFE]].
 
Floreal, aŭ Flo, kiel li ŝatas esti nomata, fondis muzikekzercejojn en [[Donneville]] (proksime de Tuluzo) en [[1980]]. Inter [[1981]] kaj [[1987]], li fondis kaj mastrumis la [[Collectif d'Activités Musicales]] (CAM), kolektivo de muzika agado. Kadre de CAM, li organizis koncertojn kaj spektaklojn.
 
En [[1987]], Flo esperantiĝis, kaj tiam pripensis la rilaton inter Esperanto kaj rokmuziko. Li decidis starigi ion pri tio. Li serĉis muzikistojn kaj junajn Esperantistojn, kun kiuj li povus starigi Esperanto-rokasocion. En oktobro 1987, li demisiis de CAM, kaj en januaro [[1988]] fondis EUROKKA-n. En [[1990]] li kreis kaj la diskeldonejon [[Vinilkosmo]] kaj la gazeton [[Rok-gazet']].
 
Inter [[1994]] kaj [[1995]], li provis organizi PREFI, Pop-Roka Esperanto Festivalo Internacia. Pro manko de subvencioj, la projekto estis forlasita.
 
Flo partoprenis en la organizado de multaj festivaloj kaj spektakloj: dum pluraj jaroj de la festivalo Musicalèze, de la spektakloj de la [[SAT-Amikaro|SAT-amikaraj]] kongresoj en [[Bordozo]], [[Amboise]], kaj [[Limoĝo]], de du [[KEF]]-oj en [[Skandinavio]], ktp. Flo respondecis pri la organizado de la kultura programo en la [[83-a UK 1998|Universala Kongreso]] de [[Montpellier]], en julio [[1998]] (kun 3000 partoprenantoj). Sekve de la sukceso de tiu programo la [[Unuiĝo Franca por Esperanto]] petis de li lanĉi la projekton [[KAFE]]. Flo elektiĝis al la posteno Prezidento de [[Esperanto Midi-Pyrénées]] en junio [[1999]] kun la tasko plenumi KAFE-n.
 
[[nl:Floréal Martorell]]