Lingva Komitato: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 66:
La Sekcio de teknikaj vortaroj estis unue prezidita de Saussure, kiu fondis en Ĝenevo [[Scienca Oficejo|Sciencan Oficejon]], kies celo estis kolekti laborojn de ĉiuj membroj de [[Scienca Asocio]] laŭ plano bazita sur la Bibliografia Klasigado decimala. Ĉiujare devis esti publikigata listo de faritaj vortoj.
Sed jam en 1909 mono kaj tempo mankis por tiu publikigado. Saussure proponis krei „Akademian Komisionon“ por oficialigi la vortojn proponitajn de „Teknika komisiono“, kiu ankaŭ donus konsilojn al la vortfaristoj. [[Maurice Rollet de l' Isle]], elektita direktoro de tiu komisiono, organizis ĝin kaj en 1910 aperis en ''[[Scienca Revuo]]'' la Konsilaro por la Farado de la Teknikaj Vortoj. Poste tiu komisiono laboradis pri la vortaro de la puraj sciencoj, kaj publikigis en ''[[Scienca Gazeto]]'' Kemian Nomenklaturon kaj parton de la vortaroj de Kemio, Fiziko kaj Mekaniko.
 
En 1921 d-ro [[Pierre Corret]] estis elektita direktoro de Sekcio pri la Sciencaj kaj Teknikaj Vortaroj, kaj proponis starigi dek ĝeneralajn fakojn kaj subfakojn; sed li ne sukcesis funkciigi tiujn aranĝojn.
 
En 1922 Corret pro troa okupiteco estis anstataŭata de Rollet de l' Isle. La Sekcio ricevis helpon de la Scienca Asocio. Li klopodis varbi fakestron por ĉiu fako, kaj iom post iom sukcesis trovi 17 el ili. Plie li proponis metodon de publikigado de la vortaroj, kiu ebligus ilian uzon de neesperantistoj, kaj klasigis sciencojn, kaj teknikojn laŭ terminologia vidpunkto.