Sennaciismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 38:
En [[1928]], Lanti publikigis broŝuron: ''[[La Laborista Esperantismo]]'', en kiu unu tuta ĉapitro estas dediĉita al la difino pri la nova termino. Ĝis tiam, en la senpartieca organizo, la sennaciisma tendenco ne renkontis kontraŭstaron. Sed en 1929 okazis krizo en [[SAT]] kaj la sennaciismo fariĝis en la manoj de la opoziciuloj ilia ĉiama argumento por ataki ties gvidantojn.
 
Tiuj opoziciuloj asertis, ke la sennaciismo estas porimperiisma kaj sekve „kontraŭrevolucieca“"kontraŭrevolucieca“. Tiu subita, neatendita atako havis kiel rezulton, ke Lanti en 1931 aperigis anonime 3000-ekzemplere broŝuron: ''[[Manifesto de la Sennaciistoj]]'', kiu poste estas tradukita en kelkajn lingvojn kaj jam aperis en 2000 ekzempleroj en franca lingvo.
 
En tiu Manifesto estis jene difinita la sennaciismo: "''Kio karakterizas la sennaciismon, tio estas ĉefe ĝia agnosko pri la grandega rolo, kiun ludas en la mondo la artefaremo. Tia kapablo faris el la homo la reĝon super la aliaj animaloj. La homo adaptas la naturon al si, dum la besto devas adaptiĝi al la naturo. La sennaciistoj sekve ne neas la grandan forton, kiu kuŝas en la volo de l' homo. Ili sendube scias, ke li ne povas liberiĝi el sia propra pezo, aŭ salti for de sia ombro. Tamen la limigita spaco, sur kiu agas la homo, estas relative larĝa. Lia volo sekve povas fari grandajn verkojn. Tial ni kredas, ke la ''fatalaj leĝoj'' de la historio estas nur relativaj.''"
 
La plia sekva cito el la sama verko, kiu pliprecizigas komprenon pri la