Kipĉakoj: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Mevo (diskuto | kontribuoj) Nova paĝo: thumb|300px|Mapo de Azio kaj Eŭropo ĉ. la jaro 1200 p.K. '''Kipĉakoj''' (la diverslingvaj transskriboj de la etno-nomo estas: {{lingvo-crh|Qıpçaq}}, [[Kara... |
Mevo (diskuto | kontribuoj) e Kelkaj korektoj |
||
Linio 1:
[[Dosiero:Premongol.png|thumb|300px|Mapo de Azio kaj Eŭropo ĉ. la jaro 1200 p.K.]]
'''Kipĉakoj''' estas antikva (ne plu ekzistanta) tjurka popolo. La okcidentaj kipĉakoj estas konataj ankaŭ kiel ''kumanoj'' (aŭ foje ''komanoj''), la orientaj kipĉakoj estas pli konataj kiel ''polovcoj'' ({{lingvo-ru|половцы}}). Kipĉakoj parolis la [[kipĉaka lingvo|kipĉakan lingvon]].
La diverslingvaj transskriboj de la etno-nomo estas: {{lingvo-crh|Qıpçaq}}, [[Karaĉaja-Balkara lingvo|karaĉaja-balkare]]: ''Къыпчакъ'', [[Uzbeka lingvo|uzbeke]]: ''Qipchoq, Қипчоқ'', [[Kazaĥa lingvo|kazaĥe]]: ''Қыпшақ'', [[Kumika lingvo|kumike]]: ''Къыпчакъ'', [[Kirgiza lingvo|kirgize]]: ''Кыпчак'', [[Nogaja lingvo|nogaje]]: ''Кыпчак'', [[Ĉina lingvo|ĉine]]: 欽察/钦察, ''Qīnchá'', [[Turka lingvo|turke]]: ''Kıpçak''.
== Historio ==
Kipĉakoj estis nomada popolo, kiu originis el la regiono ĉe la supra parto de la rivero [[Irtiŝo]] (suda [[Siberio]], okcidenta [[Kazaĥio]], parte la nord-okcidentaj limoj de moderna [[Ĉinio]]). Ili loĝis en jurtoj (facile munteblaj tendo-similaj domoj) kaj okupiĝis ĉefe pri militado kaj bestobredado.
Mezepoke (en la 9-11aj jarcentoj p.K.) ili migris okcidenten kaj okupis vastan teritorion de la Eŭraziaj stepoj (ĝis [[Danubo]]), fondinte tie sian nomadan ŝtaton (la t.n. ''Desht-i Qipchaq'', konata ruse kiel ''Половецкое поле'' - ''polovca kampo'').▼
▲de la Eŭraziaj stepoj (ĝis Danubo), fondinte tie sian nomadan ŝtaton (la t.n. ''Desht-i Qipchaq'', konata
En la 11-12a jarcentoj kipĉakoj faris multajn militirojn kontraŭ [[Bizanca Imperio]], [[Kieva Regno|Kieva Rusujo]], [[hungaroj]] kaj [[peĉenegoj]], farante aliancojn diverstempe kun diversaj triboj. La unua invado en Rusujon okazis en la jaro [[1055]]. Komence de la 12a jarcento kipĉakoj estis forigitaj trans [[Volgo|Volgon]] kaj [[Dono|Donon]] fare de la princo Vladimiro Monomaĥo, tamen en la dua duono de la 12a jarcento ili denove aktive partoprenis la internan militadon de la rusaj princoj. Ekde la jaro [[1190]] venis la periodo de relative paca kunvivado kaj parta kristaniĝo de la kipĉaka nobelaro. En la jaro 1223 dum la batalo ĉe la rivero Kalko kipĉakoj (batalantaj kune kun la rusaj princoj) estis venkitaj de mongola armeo ĉe Norda Kaŭkazo.
En la jaro [[1241]] kipĉakoj estis definitive konkeritaj fare de mongoloj. Post la disfalo de la Mongola Imperio kipĉakoj iĝis regataj de la [[Ora Hordo]]. Iom post iom ili dissolviĝis inter la alia tjurka loĝantaro de la Ora Hordo, parte forminte multajn modernajn etnojn, kiel [[kazaĥoj]], [[krime-tataroj]], [[tataroj]], [[nogajoj]], [[baŝkiroj]], [[kumikoj]] k.a.
La okcidentaj kipĉakoj (aŭ ''kumanoj'') plejparte migris en [[Hungario|Hungarion]]; multaj el ili iĝis dungosoldatoj dum la Krucmilitoj kaj en la Bizanca Imperio.
[[Dosiero:
== Lingvo ==
La kipĉakoj parolis tjurkan (kipĉakan) lingvon, kies plej grava registrita atestaĵo estas la t.n. [[Codex Cumanicus]] (latin-kipĉaka vortaro, kompilita fine de la 13a jarcento). Ekzistas ankaŭ kelkaj kipĉak-arabaj vortaroj kaj gramatikoj, kiuj daŭre estas gravaj por la studato de kelkaj antikvaj tjurkaj lingvoj.
La nord-okcidenta subgrupo de la tjurkaj lingvoj (la kipĉaka) ricevis sian nomon dank' al la kipĉakoj.
Linio 51 ⟶ 32:
[[cv:Кăпчаксем]]
[[de:Kyptschaken]]
[[en:Kipchaks]]
[[es:kiptchak]]
[[fr:Kiptchak]]
|