Marbirdoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kanikanikani (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Kanikanikani (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 28:
===Manĝado===
Marbirdoj evoluis por ekspluatado de diferencaj manĝoresursoj en tutmondaj maroj kaj oceanoj kaj amplekse oni povas diri, ke ties [[fiziologio]] kaj [[etologio|kutimaro]] estis muldita de sia [[dieto]]. Tiuj evoluaj fortoj ofte kaŭzis diversajn speciojn en diferencaj familioj kaj eĉ ordoj por disvolvigi similajn strategiojn kaj adaptigojn al samaj problemoj, alportante la speciojn al rimarkinda [[konverga evoluo]], kiel tiu inter [[aŭko]]j kaj [[pingveno]]j. Estas kvar bazaj manĝostrategioj, aŭ ekologiaj grupoj, laŭ manĝo ĉemare: surfaca manĝado, persekutado kaj plonĝado, plonĝado kaj subnaĝado kaj predado de pli altaj vertebruloj; inter tiuj grupoj estas multaj variantoj.
====Surfaca manĝado====
Multaj marbirdoj manĝas ĉe la surfaco de oceano, ĉar la agado de maraj aŭ oceanaj [[fluo]]j ofte koncentrigas manĝaĵon kiel [[krilo]], [[fiŝo]]jn, [[kalamaro]]j aŭ aliaj predoj je la atingo de plukanta kapo.
[[Image:Wilson's storm petrel.jpg|thumb|320px|Paro de [[Buntpieda petrelo]] ĉe akvosurfaco]]
Surfaca manĝado povas realiĝi per du diferencaj metodoj. Surfaca manĝado dum la birdo flugas (por ekzemplo, tiu praktikata de kelkaj [[petrelo]]j, [[fregato]]j kaj [[ŝtormopetrelo]]j), kaj surfaca manĝado dum naĝado (por ekzemplo, tiu praktikata de [[fulmaro]]j, [[mevo]]j, multaj el la [[pufino]]j kaj kelkaj [[petrelo]]j). Surface manĝantoj dumfluge inkludas kelkajn el la plej akrobataj inter la marbirdoj, kiuj aŭ kaptas erojn el la akvo (kiel faras fregatoj kaj kelkaj ŝternoj), aŭ "piediras", per plaŭda glitado sur la akvosurfaco, kiel faras kelkaj el la ŝtormopetreloj.<ref>Withers, P.C (1979) "Aerodynamics and Hydrodynamics of the ‘Hovering’ Flight of Wilson'S Storm Petrel" ''Journal of Experimental Biology'' '''80''': 83–91[http://jeb.biologists.org/cgi/reprint/80/1/83]</ref> Multaj el tiuj ne malsupreniras en la akvon kaj kelkaj, kiel la fregatoj, suferas malfacilaĵon por ekflugi denove se ili surakviĝas.<ref>Metz, V. G., and E. A. Schreiber. 2002. Great Frigatebird (''Fregata minor''). In ''The Birds of North America'', No. '''681''' (A. Poole and F. Gill, eds.). The Birds of North America, Inc., Philadelphia, PA.</ref> Alia familio de marbirdoj kiuj ne surakviĝas dum manĝado estas tiu de la [[tondilbekulo]]j, kiuj uzas unikan fiŝkaptan metodon: flugi super la surfaco kun la suba makzelo en la akvo, kiu alfermiĝas aŭtomate kiam la beko tuŝas ion en la akvo. La beko de la tondilbekulo reflektas tiun nekutiman vivstilon, ĉar la suba makzelo estas pli longa ol la supra makzelo, unike inter birdoj.
 
Ankaŭ surface manĝantoj kiuj naĝas ofte havas unikajn bekojn, adaptitajn al sia specifa predo. [[Priono]]j havas specialajn bekojn kun filtriloj nomitaj [[lamellae]] por filtri [[planktono]]n el amaso da akvo,<ref name = "Brooke">Brooke, M. (2004). ''Albatrosses And Petrels Across The World'' Oxford University Press, Oxford, UK ISBN 0-19-850125-0</ref> kaj multaj albatrosoj kaj petreloj havas hokoformajn bekojn por kapti rapidajn predojn. Mevoj havas pli ĝeneralajn bekojn kiuj respegulas sian pli oportuneman vivstilon.