Floraj Ludoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Pep pou (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo: thumb|200px|"Floraj Ludoj de Barcelono". afiŝo de [[Ramon Casas]] La '''Floraj Ludoj''' estis literatura konkurso en la okcitana lingvo establita en [[Tuluz...
 
Pep pou (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 3:
La '''Floraj Ludoj''' estis literatura konkurso en la [[okcitana lingvo]] establita en [[Tuluzo]] en la jaro [[1323]] kaj okazinta ĝis [[1484]]. Ekde [[1393]] ĝis la fino de la 15-a jarcento ĝi okazis ankaŭ en [[Barcelono]], aŭspicie de la reĝoj de [[Aragono]].
 
La Floraj Ludoj de Barcelono denove stariĝis en [[1859]], danke al la iniciato de [[Antoni de Bofarull]] kaj [[Víctor Balaguer]]. Ilia devizo ''Patria, Fides, Amor'' (Patrio, Fido, Amo) aludis al la tri regulaj premioj: la Natura Floro ([[Kataluna lingvo|katalune]]: ''Flor Natural'') aŭ honora premio, kiun oni atribuis al la plej elstara am-poemo, la Ora Englantino (''Englantina d'or'') al plej elstara patriotisma poemo kaj la Ora kaj Arĝenta Violo (''Viola d'or i argent'') al la plej elstara religia poemo. La gajinto de tri regulaj premioj estis investita Florluda Majstro (''Mestre en Gai Saber''). La Floraj Ludoj fariĝis mejloŝtono por la t.n. [[Renaskiĝo (Katalunlingva literaturo)|Renaskiĝo]] de la kataluna literaturo]] kaj famigis verkistojn kiel [[Jacint Verdaguer]], [[Àngel Guimerà]], [[Narcís Oller]] kaj [[Josep Maria de Segarra]].
 
La Floraj Ludoj estis enkondukitaj en la [[Esperantlingva literaturo|Esperanto-literaturon]] okaze de la [[5-a UK 1909|5-a Universala Kongreso]] en Barcelono ([[1905]]) kaj ekde [[1911]] organizitaj de [[Kataluna Esperantista Federacio]] sub la nomo ''[[Internaciaj Floraj Ludoj]]''.