Jesús Amaya Topete: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Esperanto-kulturo]] > [[Esperanto-movado]] > [[Esperanto-movado en Meksiko]] > [[Meksika esperantisto]]
<HR>
'''Jesús AMAYA TOPETE''', [[Meksiko|meksika]] esperantisto, naskiĝis en [[Ameca]] ([[JaliscoJalisko]]) en [[1889]] kaj mortis en [[Meksikurbo]], en [[1976]]. Li studis librotenadon en [[Gvadalaharo|Guadalajara]] kaj tre juna, en [[1904]], eklaboris kiel ĵurnalisto, en la revuoj <em>Juan Panadero</em> kaj <em>All Right</em>. Li ankaŭ aktivis en sindikatoj kaj en la jardeko de 1920 estis prezidanto de la sindikato de telegrafistoj.
 
En [[1934]] li fondis la revuon <em>[[Meksikaj revuoj|Renovigo]]</em>, dulingva publikaĵo (hispana kaj esperanta) kiu aperis ĝis [[1947]]. En ĝi li pledis por ortografia reformo de la [[Hispana lingvo|hispana]], la t.n. <em>fonetike racia hispanamerika ortografio</em>. En sia konata romano <em>Rayuela</em> (la ĉapitro 69), la fama argentina verkisto [[Julio CORTÁZAR]] inkludis artikolon de tiu ĉi revuo, en kiu Jesús Amaya komentas la morton de alia esperantisto, la kolonelo [[Adolfo ÁVILA SÁNCHEZ]].