Sebastià Crespí Valls: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Pep pou (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Pep pou (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 3:
Filo de [[socialismo|socialisma]] gvidanto, li studis dizajnon kaj kunfondis la Asocion de Dizajnistoj de Majorko kaj fariĝis ties estrarano. Kultura aganto, li skribis multajn artikolojn en la gazetaro, estis korespondanto de la ĵurnaloj ''Heraldo'' kaj ''El Sol'' de [[Madrido]]. Li verkis ankaŭ teatraĵon kaj novelon.
 
En [[1927]] li partoprenis [[Katalunaj Kongresoj de Esperanto|katalunan kongreson]] en [[Sóller]] kaj en [[1927]] kaj [[1928]] li estis prezidanto de la [[Esperantista GrupoKlubo Palma]]. Li poste kunfondas, en la kadro de la asocio Foment del Civisme, la [[Grupo Lumo|Grupon Lumo]], kiun li gvidas. En tiu ĉi asocio li ekativis politike kaj en [[1931]] fariĝas ties prezidanto. En tiu rolo li subskribis la projekton de [[Statuto de aŭtonomeco]] de Balearoj. En [[1934]] li kunfondis la Palman filion de la partio Esquerra Republica Balear kaj aktive partoprenis en la triumfo de la [[Popola Fronto]] en la elektoj de [[1936]]. Lia [[sindikato|sindikatisma]] kaj politika agado ne malproksimigis lin de la [[Esperanto-movado]], sed male li kontribuis al ties subvenciado per la organizoj, en kiuj li aktivis.
 
Du monatojn post la [[hispana enlanda milito|armea ribelo]], la [[10-an de oktobro]] [[1936]] je la 7-a vespere li estis arestita kune kun sia bofrato kaj je la 6-a matene de la sekva oni trovis ilin, [[ekzekuto|pafmortigitaj]], apud la tombejo de Palma. Laŭ la morto-atesto, lian morton kaŭzis cerba hemoragio.