Morisko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kanikanikani (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Kanikanikani (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 9:
En julio de [[1499]] la Reĝoj vizitas la urbon [[Granado]], kaj surprizigas ke ankoraŭ la urbo retenas islaman kutimaron kaj pro tio decidas, ke la [[Kardinalo Cisneros]] kiu jam partoprenis en la konkero de la regno de Granado, faru la taskon persvadi pli perforte al la konverton. Tiu persekutis ĉefe la antaŭe islamkonvertintojn, la gravulojn kaj la riĉulojn. Foje oni uzis '''perforton kaj foje ekonomian subpremadon'''. Tio "efikis" ĉar multaj islamanoj konvertis sin al kristanismo. Ankaŭ oni konfiskis multajn librojn: religiaj estis publike bruligitaj kaj nereligiaj estis transportitaj al la universitato de Alcalá. Oni ne povas scii certe ĉu la kardinalo sekvis precize la instrukciarojn de la reĝoj aŭ agis plej perforte laŭ sia propra opinio.
 
Plej granda parto tamen pluhavis sian lingvon, kutimaron (vestaro, manĝaro, geedziĝoj, ktp.) kaj kaŝe sian religion. Pruvaĵoj estas la multe trovitaj tekstoj en [[aljamiado]], tio estas scribitajskribitaj kastilie sed per araba literaro. Dum la unua duono de la 16a jarcento estis ia toleremo kune kun malfido. La autoritatuloj malaprobis fidelecon al Islamo, kontraŭstarita de la Inkvizicio kaj tolerita samtempe esperante konvertadon.
==Ribeloj==
Multaj araboj de la granada kvartalo de [[Albaicino]] konsideris sin primokitaj kaj pritrompitaj de la kristanoj, ĉar spite la promeso, ke ili rajtos pluhavi sian religion, ili perforte devas konverti sin al kristanismo. Ili protestis kaj petis demision de Cisneros, kiu responde malliberigis la gravulojn inter la araboj. Januare de '''1500''' oni mortigis oficialulon de Cisneros, kio ekis ĝeneralan ribeladon de islamanoj kaj konvertintojn. Tiu ribelo kontaĝiĝis al la montaro [[Alpuĥaroj]], ĝis [[Almerio]] kaj [[Ronda]]. La reĝoj kontestis per forta milita subpremado farita de la grafo [[Tendilla]], kiu eĉ volis mortigi ĉiujn moriskojn de la regno de Granado, kion kontraŭis la reĝo Fernando.
 
Tiun ribelon de la Alpuĥaroj kristanoj profitis por denonci malobeon de islamanoj kontraŭ la pakto de 1491; pro tio aperis la Pragmática aŭ leĝo de 14 de februaro de [[1502]], kiu ordonis konverton aŭ forpeloj de ĉiuj islamanoj de la regno de Granado. Fakte tio estis la vera malobeo de la pakto de 1491 inter la Katolikaj Gereĝoj kaj la araba reĝo [[Boabdil]].
== Vidu ankaŭ ==
==Konvertado==
* [[Aljamiado]]
La araboj de la tuta Hispanio devis iri al preĝejoj por bapti sin, eĉ se ili ne komprenis la kastilian lingvon aŭ la kristanan religion. Se ili ne diris kristanan nomon, oni donis al ili la nomoj de la gereĝoj, Isabel al virinoj, Fernando al viroj. Estis ĝenerala konverto. Post tio la islamanoj jam ne plu estis tiaj oficiale kaj de tiam oni nomis ilin ''moriscos'' aŭ moriskoj, vorto kun malestima nuanco.
 
Por eviti ekzilon plej parto de islamanoj "elektis" konverton. Dum la reĝado de [[Karlo la 5-a]], danke al apogo kaj mono kiun moriskoj donis al la reĝo, ekzistis ankoraŭ ia toleremo pri moroj. Tiele moriskoj restis kiel propra komunumo sen total integriĝo en la tiama hispana socio.
== Eksteraj ligoj ==
[[Dosiero:La Expulsión de los Moriscos.jpg|right|300px|thumb|''Forpelo de la Moriskoj'', de [[Vicente Carducho]] ([[Muzeo de Prado]], [[Madrid]])]]
*[http://www.arabic-islamic.org/biblioteca/aljamiado/aljamiado.html Manuskriptoj en aljamiado]
 
Tamen alveno de la reĝo [[Filipo la 2-a]] akcelis la perfortan konverton de granadanoj kaj timo de novaj ribeloj kondukis al novaj malfidoj. En 1566, Filipo la 2-a malpermesis la uzadon de la arabaj lingvo, vestaro kaj ceremoniaro. Kiam oni klopodos la realigon de tiu leĝaro okazis la [[ribelo de la Alpuĥaroj]] (1568-1571), subkomande de [[Aben Humeya]]. Post tiu ribelo, sange venkita, la granadanoj moriskoj estis deportataj al [[La Mancha]] kaj [[Kastilio]].
 
Fine de la 16a jarcento la moriska loĝantaro en Hispanio estis ankoraŭ ĉirkaŭ almenaŭ '''275,000 homoj'''. Ili estis ĉefe en la [[Regno de Valencio]], de [[Aragonio]], la kastilia altebenaĵo, [[Ekstremaduro]], [[Murcio]] kaj [[Andaluzio]]. Ili loĝis ĉefe -sed ne nur- en la kamparo, kie ili konstruis la terkulturan riĉecon de kelkaj el la menciitaj teritorioj laŭ vivkondiĉoj multe pli duraj ol tiuj de la kristana loĝantaro. Post la ribelo de la Alpuĥaroj, predikadon akompanis subpremado.
 
Malsatataj de la malnovaj kristanoj -laŭ teorio ankaŭ ili estis kristanoj- kaj de la reĝo kiu timis novajn ribelojn kiuj helpus la malamikoj ĉu [[berberoj]] ĉu [[turkoj]] kaj de la Eklezoi kiu dubis pri ilia sincera konverto, la moriskoj iĝis '''ekspluatata kaj perfortata minoritato'''. Multfoje oni parolis pri forpelo, sed tion kontraŭis la aragonaj kaj valenciaj nobeluloj, kiuj profitis el la duonsklavado de la moriskoj.
==Finfina ekzilo==
Finfine [[Filipo la 3-a]] decidis la forpelon en [[1609]]. Tio okazis de tiam ĝis [[1616]]. Eliris el Valencio 118,000 moriskoj, 61,000 el Aragono, 45,000 el Kastilio kaj [[Ekstremaduro]], 16,000 el Murcio kaj 32,000 el Andaluzio. Multaj iris al [[Maroko]], sed aliaj al [[Italio]] kaj al [[Ameriko]], ĉefe al [[Meksikio]], [[Centra Ameriko]], [[Peruo]] kaj [[Argentinio]].
 
Konsekvencoj estis malfavoraj por Hispanio kaj ĉefe por la regno de Valencio, kiu perdis kvaronon de la loĝantaro kaj preskaŭ la tutan riĉecon je [[tritiko]] kaj [[sukerkano]]. Sen paroli pri la perdo de kultura diverseco, kio kompreneble tiam estis nekonata ideo.
==Nuntempe==
Nuntempe oni parolas iame en hispanaj amaskomunikiloj ne nur pri la historia okazaĵo, sed ankaŭ pri la situacio de '''la posteularo''' de ekzilitaj moriskoj. Oni proponas facilaĵojn por atingi la hispanan civitanecon aŭ oni organizas kulturajn konferencojn ĉefe en la urboj kie ekzistis tia loĝantaro ĉu en Hispanio ĉu en Maroko aŭ en aliaj nordafrikaj landoj.
== Referencoj ==
* Caro Baroja, J. ''Los moriscos del Reino de Granada. Ensayo de historia social''. Istmo. Madrid, 1976.
* Domínguez Ortiz, A. y Vincent, B. ''Historia de los moriscos. Vida y tragedia de una minoria''. Ed. Revista de Occidente. Madrid, 1978.
* Gallego Burín, A. y Gámir Sandoval, A. ''Los moriscos del Reino de Granada según el sínodo de Guadix de 1554''. Universidad de Granada, 1996 (facsímil de la edición de 1968).
* García Pedraza, Amalia. ''Actitudes ante la muerte en la Granada del siglo XVI. Los moriscos que quisieron salvarse''. Universidad de Granada, 2002.
* Perceval, J.M. ''Todos son uno. Arquetipos, xenofobia y racismo. La imagen del morisco en la Monarquía Española durante los siglos XVI y XVII''. Instituto de Estudios Almerienses. Almería, 1997.
== Eksteraj ligoj ==
*[http://www.arabic-islamic.org/biblioteca/aljamiado/aljamiado.html ManuskriptojTekstoj en aljamiado de moriskoj]
*[http://www.alyamiah.com/cema/ Portalejo]
== Vidu ankaŭ ==
* [[Aljamiado]]
 
[[ar:موريسكيون]]
Linio 35 ⟶ 60:
[[sl:Moriski]]
[[sv:Morisco]]
{{ĝermo}}
 
[[Kategorio:Islamo]]