Orient-ekspreso: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La historio de luksa trajnveturado ekkomencis en [[1864]], kiam la enkondukema konstruisto de [[fervojo|fervojoj]] [[George Mortimer PULLMAN]], kreis trajnon en Britio, kiu prezentis la plej novan teknikon kaj lukson. Ĝi estis multe pli antaŭa ol ĉio, kio ekzistis en Eŭropo.
FOTOS!
 
En la [[1870-oj]], la unuaj litvagonoj kaj salonvagonoj en Britio iris en servadon, kaj por la unua fojo, manĝoj serviĝis en trajno. La unua tut-pulmana trajno en Eŭropo, la ''Pullman Limited Express'', komencis funkcii en [[1881]]. Ĝi veturadis de [[Londono]] al [[Brighton]] kaj estis la unua trajno lumigita per elektro.
 
Post ne longe, per kunigi trajnoj kun pramoj, George Mortimer Pullman realigis sekuran kaj komfortan trajnveturadon inter Londono kaj [[Parizo]].
 
[[Georges NAGELMACKERS]], juna [[Belgio|belga]] fervoj-entuziasmulo, ankaŭ komencis konstrui luksajn vagonojn kaj grade faris por eŭropa fervoja veturado tion, kion Pullman faris por Britio. En 1881 Nagelmackers enkondukis la unuan restoracivagonon en kontinenta trajno.
 
Litvagonoj kaj restoracivagonoj jam prezentitaj, Nagelmackers fine povis plenumi sian revon, kaj la [[4-an de oktobro]] [[1883]], la unua Orient-Express trajnservado estis inaŭgurita. La unua itinero veturis de Parizo al [[Giurgi]] (ĉe la [[Danubo]] en [[Rumanio]]), laŭ [[Strasburgo]], [[Wien|Vieno]], [[Budapeŝto]] kaj [[Bukareŝto]].
 
Je la nova jarcento, la granda erao de fervoja veturado estis en plena fervoro. La [[Simplona Tunelo]] – longa je dudek kilometroj do la plej longa de la mondo – estis konstruita en [[1906]], mallongigante la vojaĝo de Parizo al [[Venecio]]. Post [[1921]] la Orient-Express faradis etenditan Simplon-Orient-Express itineron al [[Istanbulo]].
 
La [[1920-oj]] kaj [[1930-oj]] estis la apogeo de ĉi tiu legenda trajno. Ellaboritaj manĝoj, dekadenca kompanio kaj finaj vinoj karakterizis ĉi tiun eraon de fervoja vojaĝado. Reĝuloj, famuloj, korteganoj kaj spionoj intermiksiĝis dum ili lukse vojaĝis tra Eŭropo. Ne estas mirinde, ke ĉi tio prezentu la perfektan lokalon por la plej fama verko de [[Agatha CHRISTIE]], ''Murdo ĉe la Orient-Express''.
 
La [[Dua Mondmilito]] finis ĉion ĉi tion. Pramservoj nuliĝis kaj translima vojaĝado iĝis neebla. Vojaĝi aere estis pli rapide kaj pli malmultekoste. Kvankam la Orient-Express funkciis ĝis majo [[1977]], ĝia lasta veturo konsistis el sole unu litvagonaĉo kaj tri tagvagonoj.
 
Ĉi tiun fablan trajnon tamen savis la entreprenisto kaj fervoj-entuziasmulo [[James B. SHERWOOD]]. En 1977 li aĉetis du el la vagonoj de la trajno ĉe aŭkcio de [[Sotheby’s]] en [[Montekarlo]]. Li pasigis la sekvantajn kelkajn jarojn kaj elspezis 16 milionojn da usonaj dolaroj por trovi, aĉeti kaj restaŭri ĉirkaŭ 35 malnovajn litvagonojn, pulmanojn, kaj restoracivagonojn.
 
La [[25-an de majo]] [[1982]] renaskiĝis la legendo, kiam la Venice-Simplon-Orient-Express faris sian unuan vojaĝon de Londono al Venecio.
 
Hodiaŭ la brilaj vagonoj de la Venice-Simplon-Orient-Express kontinuas transporti pasaĝerojn tra Eŭropo en ekskvizitaj ĉirkaŭaĵoj dum unu el la plej romantikaj vojaĝoj de la mondo.
 
La mondo de la Orient-Express nun estas vere internacia kaj pasaĝeroj povas ĝui similan sperton ĉe la ''Eastern & Oriental Express'' en SE [[Azio]] kaj la ''Road to Mandalay'' en [[Birmo]].
 
Ligilo: http://www.orient-express.com/