Granda galinago: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Loveless (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ja:ヨーロッパジシギ
Kanikanikani (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 14:
La '''Granda galinago''', ''Gallinago media'', estas eta sed fortika [[vadbirdo]] de la familio de [[Skolopedoj]], kaj ordo de [[Ĥaradrioformaj]].
==Disvastiĝo==
Tiu birdo bredasreproduktiĝas en marĉoj kaj humidaj herbejoj kum malalta plantaro de nordorienta [[Eŭropo]] tio estas [[Skandinavio]], la maro [[Balta]] kaj nordokcidenta [[Rusio]] kaj [[Siberio]]. La '''Granda galinago''', ''Gallinago media'' estas birdoj kiuj migras tra [[Turkio]] kaj [[Egiptio]] kaj vintras en [[Afriko]] sub [[Saharo]], kie loĝas en pli sekaj medioj ol la [[Komuna galinago]]. La eŭropa bredantareproduktanta loĝantaro malpliiĝas iomete kaj lastatempe estas nur ĉirkaŭ '''2,000 bredparojreproduktaj paroj'''; malpliiĝon kaŭzas sekigado de ties medio por terkulturado kaj ĉasado.
 
==Aspekto==
Plenkreskuloj estas sufiĉe longaj birdoj -26-30 cm- kun enverguro de 42-50 cm kaj pezo de 160 ĝis 190 g ; tiele ili estas iomete pli grandaj, sed sufiĉe '''pli fortikaj''' ol la [[Komuna galinago]] kaj havas '''pli mallongan bekon''' ol tiu - 6 aŭ 7 cm- kaj rektan kaj malhelan -pli malhela ĉepinte-. Ili havas mallongajn grizverdajn krurojn. La korpo estas brunpunktita supre kaj hela sube -pli ol la [[Komuna galinago]]- kaj '''pli striita nigre -kiel kun skamoj'''-. En tiu malhela dorso videblas klare du helaj strioj laŭlonge de la dorso kaj iom pli sube aliaj pli mallongaj helaj markoj kiel skamoj; ĉiuj estas iom flavecaj. Ili havas '''malhelan strion tra la okulo''' inter du helaj kaj supre alia pli malhela kaj larĝa laŭ la krono; inter tiuj el ambaŭ flankoj estas mallarĝa hela strio ĉe la mezo de la krono. La flugiloj estas larĝaj kaj montras helan strion. La vosto estas iom ruĝeca -sed ne tiom kiom tiu de la [[Komuna galinago]]- kaj havas '''blankajn angulojn'''. Maskloj estas iomete pli grandaj.
==Kutimoj==
Maskloj '''paradas ceremonie''' dum la bredsezonoreprodukta sezono per streĉigo, gonflado de brusto kaj malfermo de vosto kiel ventumilo. Ili povas salti supren kaj produktas diversecon de bruoj dum tiuj ceremonio; dume ili plenumas rondon kies centron okupas la maskloj supozeble plej bonaj bredantojreproduktantoj. Ili povos atingi la inojn. La ino demetas 3-4 ovojn en nesto tre bone lokita surplanke; poste '''nur ŝi kovas''' dum iom pli ol tri semajnoj.
 
La '''Granda galinago''', ''Gallinago media'' manĝas en milda koto per '''tuŝoprobado aŭ bekoplukado''' per rigardo. Ili manĝas ĉefe [[insekto]]jn kaj tervermojn kaj eventuale plantan materialon. Ili estas malfacile videblaj, pro ties kamuflado en sia medio. Post ekflugo pro ĝenado ili '''flugas silente, malalte kaj rekte''' -ne zigzage kaj alte kiel la [[Komuna galinago]]- malproksime antaŭ kaŝi sin denove inter plantaro.