Slango: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Bot-Schafter (diskuto | kontribuoj)
e Aldonis ligilon al elstara artikolo por hu:Szleng
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Slango''' estas aro da vortoj kaj parolmanieroj, apartenantaj al profesia nocio aŭ alimedia [[ĵargono]] (ekz. prunteprenitaj el aliaj lingvoj), kiuj uzate ekster sia medio, akiras specialan stilan efekton, ofte apartigan. Ĉefe, '''slango''' signifas la [[lingvuzo]]n de [[fripono]]j, [[ŝtelisto]]j ktp., por ke ili ne estu komprenataj de aliaj personoj, ĉefe [[policio]] kaj eblaj [[viktimo]]j. Rapide, '''slango''' popularigas inter populaĉo, de ĝi iras al homoj kiuj loĝas en malriĉaj partoj de la urboj, kaj fine al tuta socio. Tiel, multaj vortoj de '''slango''' estas sankciataj de la populara uzado kaj, post iom da tempo, eniras en la ĝeneralan, eĉ literaturan lingvouzon.
Okazas tiel riĉigo kaj renoviĝo de la [[vortprovizo]], dank' al la procedo de vort-formado, fare de la populara uzado. La slango estas universalan [[fenomeno]]n kaj, ĝenerale, la procedoj aplikataj estas similaj en la diversaj landoj. Okazas ekzemple forigo de silaboj, kiam oni diras: Zamĉjo anstataŭ Zamenhof, [[Espo]] anstataŭ [[Esperanto]]. Estas komuna ankaŭ la uzo de metaforoj, kiuj rapide iĝas malklaraj: [[krokodilo]] (ne-lerta esperantisto, iu kiu uzas nacia lingvo en Esperanta ambiento, ne-esperantisto), [[bakfiŝo]] tro juna knabino, ktp.
 
Ofte ekestas slango en certaj sociaj [[grupo]]j, kiuj uzas slangaĵojn por distingi sin disde la cetera socio. Tipaj kreantoj da slango estas junuloj kiuj uzas lingvon kiel manieron oponi kontraŭ la pliaĝa generacio, kaj anoj de "alternativaj" urbaj societoj ktp.
 
Ĉar Esperanto nur parolatas en etaj komunumoj, nia lingvo enhavas malmulte da slango kompare kun aliaj lingvoj. Tamen certaj slangaĵoj evoluiĝis en junularaj renkontiĝoj, kiel ''espo'' por ''esperanto'', '''stas'' por ''estas'', ''malino'' por ''viro'', ''vosto'' por ''peniso'' ktp.
 
== Vidu ankaŭ ==