Mossoró: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: vo:Mossoró
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
 
Ĝi estis la unua urbo kiu laŭleĝe rajtigis virninan baloton en [[Latinameriko]].
 
==Esperanto en Mossoró==
 
La pioniro de [[Esperanto-movado]] en “Mossoró” kaj eble en la subŝtato “[[Rio Grande do Norte]]” estis, S-ro [[Targino Soares]]. Carlos sendis al ni kelkajn korespondaĵojn, kiujn S-ro Targino interŝanĝis kun estraranoj de [[Brazila Klubo de Esperanto]] en la jaro [[1931]].
 
Inter la korespondaĵo troviĝas invito al la memoriga solenaĵo okazonta la 29-an de junio [[1931]], okaze de la 25-a Fonddatreveno de la Klubo, sub la prezido de D-ro [[Everardo Backheuser]], fondinto kaj honora prezidanto de la Klubo en [[Rio de Janeiro]]. La prelego pri la lingvo Esperanto estis okazita de D-ro [[Mario Teixeira de Freitas]], direktoro de statistiko kaj disvastigado de Ministerio pri Edukado kaj Publika Sano.
 
Targino interŝanĝis korespondaĵon kun D-ro [[Antônio Couto Fernandes]] kaj eĉ kun [[UEA]], alveninta el [[Genevo]], datumita de la 10-a de Julio [[1934]].
 
Per la ricevita materialo ni povas konkludi, ke tiu samideano estis entuziasma disvastiganto de Esperanto en la urbo “Mossoró”.
 
 
 
{{commons|Mossoró}}