Lingvoanstataŭado: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
La forlaso de la grupa lingvo evidentiĝas per iom-post-ioma geografia izoliĝo kaj teritoria malkresko, kaj per la reduktiĝanta uzo de la lingvo ĉe ties parolantaro, la malkresko de la parolantaro kaj de [[uzo-sfero]]j. Tiu ĉi regreso montriĝas kiel konsekvenco de la perdo de uzo-sferoj, ankaŭ per la malkresko de la interna diverseco, en la unuflankaj [[lingva interfero|lingvaj interferoj]], en la ŝanĝiĝo de la [[normoj pri lingvo-uzado]] kaj en ties perdo de valoro por la lingvanoj.
 
La lingva lingvo-anstaŭado povas finiĝi per plena malapero de lingvo. Tio povas esti la celo de difinita [[lingvopolitiko]] per [[lingvoplanado]].
 
Por mezuri la uzadon de lingvo laŭlonge de ies vivo, aŭ pli ofte laŭlonge de diversaj generacioj de lingva komunumo, oni uzas la '''indicon de asimilado'''. Tiu datumo konsistas en la procento de homoj kun difinita denaska lingvo, kiuj hejme pli ofte parolas alian.
 
La ŝlosila momento de la procezo de lingva anstataŭado okazas, kiam lingva komunumo fariĝas [[dulingvismo|du-lingva]] en alianalia lingvonlingvo, la sama por ĉiuj ties membroj, al kiu ĝi iom post iom transdonas sian [[lingva lojaleco|lojalecon]]. Tiu ĉi transdono de lojalo povas antaŭi la akiron de [[Lingva kompetento|kompetento]] en la nova lingvo kaj sekve povas fariĝi fundamenta kialo de la dulingviĝo kaj anstataŭado. Tamen tiu ĉi dulingviĝo tuŝas nur la regresan lingvon kaj ne la [[Dominanta lingvo|hegemonan]] aŭ ekspansian, tiel ke temas pri [[unuflanka dulingvismo]].
 
Aliaj karakterizaĵoj de la stato de [[minoritatigo]] kaŭzita de la procezo de lingva anstataŭado estas la [[lingva intermeto]] kaj la unuflanka kaj amasa [[Lingva interfero|interfero]] tuŝanta ĉiujn subsistemojn de la lingvo. La intermeto kaj la interfero malhelpas la ĝisdatigon de la lingvo per propraj rimedoj kaj ties videbleco de la flanko de aliaj lingvaj komunumoj.