Difinebla nombro: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 13:46, 21 mar. 2005

Difinebla nombro estas reala nombro kiun oni povas unike difini per iu matematika deklaro. Formale, reala nombro estas difinebla se kaj nur se estas logika formulo φ(x) en arteorio, kun precize unu variablo x, kaj oni povas demonstri en Zermelo-Fraenkel-elekto-arteorio ke estas precize unu reala nombro a por kiu φ(a) estas veroaĵo.

La aro de difineblaj nombroj inkluzivas ĉiun nombron kiun oni povus unike priskribi; ekzemple, ĉiun algebran nombron kaj ĉiun gravan mamatematikan konstanton. La plejparto de realaj nombroj, tamen, estas nedifineblaj: la aro de difineblaj nombroj estas numerebla (kiel la aro de logikaj formulaj), kaj la aro de realaj nombroj estas nenumerebla, do preskaŭ ĉiu reala nombro estas nedifinebla. (Oni povus diri ke tiuj nombroj estas nedifineblaj ĉar ili estas tute malinteresaj.)

Ĉiu komputebla nombro estas difinebla, sed iuj difineblaj nombroj estas nekomputebla, ekz. la konstanto de Chaitin.