Krabpluvio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 16:
Tiu birdo similas al [[pluvio]], sed ĝi havas tre longajn grizajn krurojn kaj fortikan nigran bekon similan al tiu de la [[ŝterno]]j. Ties '''nigroblanka plumaro''' kaj longkola stariga sinteno similigas ĝin kiel kruco inter [[avoceto]] kaj [[Ĝirafo]]. Ties beko estas unika inter vadbirdoj kaj speciala por manĝi krabojn. Ĝi havas parte retajn piedojn. La plumaro estas blanka escepte pri nigro en sia dorso kaj la pintaj plumoj de la flugiloj. Ili estas bruemaj birdoj, kiuj alvokas ofte kaj en la reproduktejoj kaj en la vintrejoj.
==Teritorio kaj kutimaro==
[[Dosiero:200px-Dromas_ardeola_map.png|thumb|left|Monda distribuado de la '''Krabpluvio''']]
 
Ĝi estas loĝanta en marbordoj kaj insuloj de la [[Hinda Oceano]], kie ĝi manĝas [[krabo]]jn kaj aliaj etajn animalojn. Ili estas gregemaj kaj nutras sin laŭ grandaj grupoj, kaj dum nokto kaj dum mateniĝo aŭ krepusko kaj dum tago; la krepuska kaj nokta kutimaro estas pli komuna dum la reprodukta sezono. Ili reproduktiĝas ĉirkaŭ [[Persa Golfo]], [[Ruĝa Maro]] kaj [[Somalio]] el aprilo ĝis julio kaj poste ili disiĝas tra la Hinda Oceano aŭguste tiom malproksime kiom ĝis la insuloj [[Andamanoj]] kaj [[Sri-Lanko]] oriente kaj ĝis [[Tanzanio]] kaj [[Madagaskaro]].
 
La '''Krabpluvio''' estas specio protektita de la ''Traktato por la konservado de Afrikeŭraziaj Migrantaj Akvobirdoj'' ([[AEWA]] en la angla).
 
==Reproduktado==
La '''Krabpluvio''' estas nekutima inter vadbirdoj ĉar ili nestumas en truoj en sablaj bordoj. Ĝi estas birdo kolonie reproduktanta, nestumante en kolonioj tiom grandaj kiom ĝis 1500 paroj. La ino demetas '''unu blankan ovon''', nur eventuale du, kiu estas granda kompare kun sia korpogrando. Ankaŭ la idoj estas unikaj inter vadbirdoj pro sia nekapablo piediri kaj restado en nesto dum kelkaj tagoj post eloviĝo, la gepatroj devas manĝigi ilin. Eĉ post elnestiĝo ili ĝuas longan periodon de gepatra zorgado.