Michael Collins (politikisto): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Michael Collins''' [MAJ-kal KOL-inz] (irlanda nomo: '''Micheál Eoin Ó Coileáin'''; {{dato|16|oktobro|1890}} – {{dato|22|aŭgusto|1922}}) estis [[Irlando|irlanda]] [[Naciismo|naciisto]]. Li estis ĉefo de [[Sinn Féin]], fondinto kaj direktoro de spionado en la [[Irlanda Respublika Armeo]] ([[1919]]), ministro por financo en la provizora registaro de la [[Irlanda Liberŝtato]] ([[1922]]), komandanto de la liberŝtataj soldataroj dum la [[Irlanda Civila Milito|civila milito]], kaj ĉefo de la ŝtato por la dek tagoj antaŭ lia mortigo, fare de irlandanoj oponataj al la terminoj de la traktato partiga kun [[Unuigita Reĝlando|Britio]].
 
Naskiĝinte en [[Clonakilty]], [[Graflando Cork]], Collins fariĝis aktiva membro de la [[Irlanda Respublika Frataro]], kaj en [[1916]] partoprenis dum la [[Paska Ribelo de 1916|Paska Ribelo]]. En [[1918]] oni elektis lin esti Ŝinfejna membro en la [[Dáil Éireann|Dáil]] (la suba ĉambro de la irlanda parlamento), kaj li fariĝis ministro en la irlanda provizora registaro. En 1921 li kaj [[Arthur Griffith]] estis ĉefe respondecaj por la traktato, kiu establis la Irlandan Liberŝtaton.
 
Dum la sekva civila milito, Collins prenis kontrolon kaj ene de kelkaj semajnoj li frakasis la opozicion en [[Dublino]] kaj la grandaj urboj. Kiam Griffith mortis je la [[12-a de aŭgusto]] [[1922]] Collins fariĝis ĉefo de la ŝtato kaj la armeo, sed je la [[22-a de aŭgusto]] li estis embuskita de kun irlandanoj ĉe Béal na mBláth, Cork, kaj li mortis pro glitresaltinta [[kuglo]] al la kapo.