Andrej Sládkovič: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
''''''Andrej Sládkovič ([[1820]][[1872]])''''''
 
Andrej Sládkovič (propranome Andrej Braxatoris), tiu ĉi elstara [[poeto]] de romantismo, diference de la poetoj de revolucio (Janko Kráľ kaj Samo Chalúpka) reliefigis kiel neniu antaŭ li kaj post li la sopirojn je belo, harmonio, vero kaj bono, la kredon je la fortoj de sia popolo, nacio, je la feliĉa futuro de la homaro. Li altigis la poezion de „la skolo de Štúr“ al la kulmino de arta perfekteco.
 
Andrej Sládkovič (propranome Andrej Braxatoris), tiu ĉi elstara poeto de romantismo, diference de la poetoj de revolucio (Janko Kráľ kaj Samo Chalúpka) reliefigis kiel neniu antaŭ li kaj post li la sopirojn je belo, harmonio, vero kaj bono, la kredon je la fortoj de sia popolo, nacio, je la feliĉa futuro de la homaro. Li altigis la poezion de „la skolo de Štúr“ al la kulmino de arta perfekteco.
Li devenis el nombra familio de patriota instruisto. Por povi studi, li devis vivteni sin per instruado de aliaj studentoj. Post la liceo en Banská Štavnica kaj Bratislava kaj studoj en Halle li estis evengelia pastoro en la vilaĝoj Hrochoť kaj Radvaň. Lian poezian kreadon inspire influis lia restado en Halle - precipe lia konatiĝo kun la poezio de Goethe, Schiller kaj Puškin kaj kun la filozofio de Hegel – kaj lia malfeliĉa amo al Maria Pischl, filino de bonstata familio en Banská Štiavnica.
Andrej Sládkovič fariĝis konata, respektata kaj ŝatata poeto precipe dank´ al la lirika poemo Marína (1846) kaj la lirika-epika poemo Detvano (1853). Li turnis sian atenton for de la objektivaj aĵoj, ĝeneralaj principoj kaj idealoj al la vivproblemoj de unuopulo, al la problemoj kaj beleco de la vivo de la popolo. La vivigo, liberigo de la subjekto, kontraste kun la ekzistintaj kaj ekzistantaj ideoj pri literaturo, estis kuraĝa, kvankam komence ne komprenita triumfo de la poeto ĝuste en Marína, la plej bela ciklika poemo pri la amo al virino kaj pere de ŝi al la patrujo, nacio kaj naturo. La amo kaj beleco, kiuj estas virtuoze apoteozataj ĉi tie, simbolas tion, kio altigas la homon kaj donas al lia vivo pli altan, nobligan celon. Ankaŭ en Detvano Sládkovič kreis romantikan am-rilaton inter du junaj homoj, brava slovaka junulo Marteno kaj bela junulino Elena; en ilia epizodo la poeto akcentas la belajn kaj bonajn ecojn de la popolo kaj pentras la belecon de la slovaka naturo. (laŭ tiu ĉi eposo V. Figuš-Bystrý komponis operon Detvan laŭ la libreto de E.B. Lukáč).